La kvar granduloj de la trova: la kubanoj Rosendo Ruiz, Manuel Corona, Sindo Garay kaj Alberto Villalón. Foto el la 1920-aj jaroj

Trova estas en la hispana lingvo la vorto por la mezepoka amkanto, kiun en la mezepoko rimis, komponis kaj kantis kantverkistoj, nomataj trobadoroj. Do la vorto estus unuvorte esperantigebla kiel trobadoraĵotrobadorkanto. Same trova estas unu el la fontoj de la granda arbo de kuba muziko, kiu nomiĝas trova cubana (en Esperanto kuba trobadoraĵo).

Ekesto de la trobadorkantoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka amkanto.

La trobadorkanto kiel muzika ĝenro estas difinebla kiel poezio kun muziko, Ĝi estas kanto kun intelekta teksto, kiu rakontas amhistorio. La trobadora arto evoluis en Francujo inter la fino de la 11-a la fino de la 13-a jarcentoj kaj disvastiĝis ankaŭ en la landoj de la Sankta Romia Imperio. La plimulto de la proksimume 400 trobadoroj vivantaj en ĉi tiu epoko estis nobeloreĝoj, por kiuj komponi kaj interpreti kantoj estis plej ideala manifestacio kavalira.

Trova cubana aŭ kuba trobadorkantoRedakti

Proksimume 1850 aperis vagantaj muzikistoj, konataj kiel trovadoroj („trovadores“), en la oriento de la insulo, aparte en Santjago de Kubo, kiuj perlaboris sian vivtenon kantantaj kaj gitarludantaj. La unua trobadoraĵo, kiu ekzistis, estis kreata en Kubo kun la temo de protesto, sed dumpase de la jaroj ĝi estis transformata, ĝis kiam ĝi fariĝis la nuntempa trova kaj adoptata de la kantverkistoj ene de la romantika linio, pro kio oni identigas ilin treege kun la kantantoj de la trobadoraĵo kiel Pablo Milanés, Silvio Rodríguez, Joan Manuel Serrat, Facundo Cabral kaj aliaj.

La trova estas aparte signifa kiel kultura esprimo, (tiu ĉi arto estas en sia plimulto vira). En la komuna trobadoraĵo oni kantas versojn, akompanatajn de certa senco de spriteco kaj tute konkurajn. Ĝenerale la kantverkistojn de ĉi tiuj ĝenro oni nomas "trovadores". Aktuale la trova estas tre populara.

Nueva trova cubana aŭ nova kuba trobadorkantoRedakti

Post la kuba trobadoraĵo de la 19-a kja 20-a jarcentoj aperis la nova kuba trobadorkanto, de kiu Silvio Rodríguez kaj Pablo Milanés estas la elstaruloj plej konataj. Ĝi baziĝis principe en la komponaĵo por gitaro kaj kantvoĉo. La tekstoj ĝenerale montris socian rilaton kun la socialisma revolucio de 1959. En aliaj latinamerikaj landoj la vorto «trova» referencas al muzikstiloj, kiuj ne estas rilatigeblaj kun la kariba trobadoraĵo. Ĝenerale la termino «trovador» rilatas kun la populara muziko ene de la protestkantoj.

Eksteraj ligilojRedakti