Silvio RODRIGUEZ estas kuba muzikisto kaj kanzonisto.

Silvio Rodríguez
Silvio Rodríguez
Silvio Rodríguez
Bazaj informoj
Naskonomo Silvio Rodríguez Domínguez
Naskiĝo 29-an de novembro 1946 (1946-11-29) (77-jaraĝa)
en San Antonio de los Baños
Deveno Kubo San Antonio de los Baños, Havano, Kubo
Ĝenroj nova trovo
Profesio kantisto, tekstisto
Instrumentoj Gitaro, voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1967 – nuntempo
Retejo www.silviorodriguez.org
Signifa instrumento
gitaro
Persona informo
Naskonomo Silvio Rodríguez Domínguez
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Familio
Frat(in)o Anabell López
Okupo
Okupo muzikistokantistopolitikistogitaristokantaŭtoro • poeto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://zurrondelaprendiz.com/
vdr

Silvio Rodríguez viciĝas inter la plej famaj kubaj kanzonistoj. Dum pluraj jardekoj li mondvojaĝis kun lia gitaro prezentante sian kreadon.

Biografio redakti

Silvio Rodríguez Domínguez, filo de Argelia kaj Dagoberto naskiĝis la 29an de novembro 1946 en San Antonio de los Baños, Provinco de Havano, Kubo.

Kiam li estis 5-jaraĝa lia familio translokiĝis al Havano. Sepjare li ricevis senpage pianlecionojn danke al Margarita Pérez Picaró. Kiam la estonta komponisto estis 10-jaraĝa liaj gepatroj divorciĝis kaj lia patrino revenis hejmen kun la du gefiloj, poste ŝi revenis al Havano en 1958 nur unu monato antaŭ la triumfo de la kastrisma revolucio.

En 1960 li membriĝas en la vicoj de la Ribelaj Junuloj (Jóvenes Rebeldes en la hispana) En 1961 li eniras la militservon : la mezlernejo Carlos J. Finlay. Li partoprenas la Alfabetig-kampanjojn kun la brigado Conrado Benítez en Sierra Gavilán kaj Rancho Luna en la provinco Cienfuegos kaj en Ciénaga de Zapata en la provinco Matanzas. Sekvajare li eklaboras kiel komiksdesegnisto por la semajnĵurnalo Mella kie Lázaro Fundora metis en liaj manoj unuafoje unu gitaron. Dum tiuj jaroj li ankaŭ konatiĝas kun Vicente Feliú