Trumpetocigno

(Alidirektita el Trumpeta cigno)

La Trumpetocigno (Cygnus buccinator) estas la plej peza indiĝena birdo de Nordameriko kaj estas averaĝe la plej granda vivanta specio de akvobirdo surtere. Ĝi estas la nordamerika simila specio kaj proksima parenco de la Kantocigno de Eŭrazio, kaj eĉ ambaŭ estis konsiderataj la sama specio fare de kelkaj fakuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trumpetocigno
Trumpetocigno
Trumpetocigno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cygnus
Specio: C. buccinator
Cygnus buccinator
(Richardson, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
alt=Ilustraĵo de John James Audubon, 1838.
 
Junulo ĉe la Bestoĝardeno de Cincinnati.

Plenkreskulo tipe estas 138–158 cm longa, pezas 7.7-12.7 kg, kaj havas 203 cm de enverguro.[1] Tiu estas la plej granda vivanta specio de akvobirdo. Rekordaj plej grandaj maskloj de Trumpetocignoj povas atingi longon de 183 cm, enverguron de 3.05 m kaj pezon de 17.2 kg.[2] La cignidoj (junuloj) estas grizaj laŭ aspekto, kaj iĝas blankaj post la unua jaro.

La Muta cigno povas facile esti distingataj pro ties oranĝa beko kaj diferenca strukturo (ĉefe la kolo, kiu estas preskaŭ ĉiam subenkurba). La Malgranda cigno plie similas al la Trumpetocigno, sed ĝi estas iom pli malgranda kaj kutime havas flavajn bridojn. Tamen ankaŭ kelkaj Trumpetocignoj havas flavajn bridojn; multaj el tiuj individuoj ŝajnas leŭcismaj kaj havas pli palajn krurojn ol la tipaj Trumpetocignoj.[3] Distingi la Malgrandajn cignojn kaj la Trumpetocignojn eldistance (kiam grando estas malfacile taksebla) estas tre defia, kaj povas ofte esti farata nur per sperto kaj sufiĉa kono de strukturaj detaloj.

Teritorio kaj habitato redakti

 
Ties nigra beko estas utila por distingi la Trumpetocignon el aliaj specioj.
 
Vintre, ili povas manĝi rikoltorestaĵojn en agrikulturaj kampoj, sed plej komune ili manĝas dumnaĝe.

Ties reprodukta habitato estas grandaj neprofundaj lagetoj aŭ flakoj kaj larĝaj malrapidaj riveroj de nordokcidenta kaj centra Nordameriko, kaj plej grandaj nombroj de reproduktantaj paroj troviĝantas en Alasko. Naturaj populacioj de tiuj cignoj migras al kaj el marbordo de Pacifiko kaj aliaj partoj de Usono, flugante en aroj kun formo de V. Liberigitaj populacioj estas ĉefe ne-migrantaj. Vintre ili migras al suda tavolo de Kanado, la orienta parto de la nordokcidentaj subŝtatoj de Usono, ĉefe ĉe la areo de la Lagoj de la Ruĝa Roko de Montano, kaj la nordo de la regiono Puget Sound de nordokcidenta Vaŝingtonio;[4] ili estis observitaj tiom sude kiom ĝis Pagosa Springs, Koloradio. Historie ili teritorias tiom sude kiom ĝis Teksaso kaj suda Kalifornio.[5]

Tiuj birdoj manĝas dumnaĝe, foje kapaltere aŭ plaŭdante por atingi submerĝitan manĝon. Ties dieto estas preskaŭ tute el akvoplantoj. Vintre ili povas manĝi ankaŭ herbojn kaj grenon en kampoj. La junuloj manĝas insektojn kaj malgrandajn krustulojn kun plantoj dekomence, ŝanĝe al dieto bazata sur vegetaĵaro ĉirkaŭ la unuajn kelkajn monatojn.

Predantoj de ovoj de Trumpetocigno estas la Korako (Corvus corax), la Lavurso (Procyon lotor), la Gulo (Gulo gulo), la Amerika nigra urso (Ursus americanus), la Bruna urso (Ursus arctos), la Kojoto (Canis latrans), la Lupo (Canis lupus) kaj la Kanada lutro (Lontra canadensis). Plej el tiuj samaj predantoj predas ankaŭ junajn cignidojn, kaj same la Serpentotestudo (Chelhydra serpentina), la Kalifornia mevo (Larus californicus), la Granda kornostrigo (Bubo virginianus) kaj la Vizono (Mustela vison). Plej grandaj cignidoj kaj rare reproduktantaj plenkreskuloj estas predataj nur de la Reĝa aglo (Aquila chrysaetos), la Rufa linko (Lynx rufus), la Ruĝa vulpo (Vulpes vulpes) kaj la Kojoto. Predado de plenkreskuloj kiam ili ne estas reproduktantaj estas rara, kvankam ili povus esti ĉasataj de Reĝaj agloj.

Reproduktado redakti

 
Idaro de Trumpetocigno

La ino demetas 3–12 ovojn averaĝe sur amaso de plantomaterialo en malgranda insulo, aŭ hejmo de kastoroOndatro, aŭ flosanta platformo. La sama loko povas esti uzata dum kelkaj jaroj. La ovoj averaĝe estas 73 mm larĝaj, 113.5 mm longaj, kaj ĉirkaŭ 320 g pezaj. La periodo por kovado estas de 32 al 37 tagoj. Tiuj birdoj ofte pariĝas porvive, kaj ambaŭ gepatroj partoprenas en idozorgado, sed nur la ino kovas la ovojn. La junuloj kapablas naĝi post du tagoj kaj kutime estas kapablaj manĝi per si mem post maksimume du semajnoj. La ekflugo okazas post 3 al 4 monatoj.[6]

Plenkreskuloj trapasas someran mudon kiam ili portempe perdas siajn flugoplumojn. La inoj iĝas senflugaj iom post la ekflugo de la junuloj; la maskloj trapasas tiun procezon ĉirkaŭ unu monaton poste kiam la inoj jam kompletigis sian mudon.

Konservostatuso redakti

 
Tri flugantaj en Misurio, Usono
 
Vintre en Brita Kolumbio, Kanado

En la 19a kaj komenco de la 20a jarcento, la Trumpetocigno estis tro multe ĉasata, kaj kiel ĉasbesto kaj pro ties plumoj. Tiu specio ankaŭ nekutime suferas pro la plumbovenenado dum junuloj. Tiuj birdoj iam reproduktiĝis en Nordameriko el nordokcidenta Indiano okcidente al Oregono en Usono, kaj en Kanado el Golfo James al Jukonio, kaj ili migris tiom sude kiom ĝis Teksaso kaj suda Kalifornio.[5] La Trumpetocigno estis rara aŭ formortinta en plej el Usono komence de la 20a jarcento.[5] Mulotaj miloj survivis en la kerna teritorio en Kanado kaj Alasko, tamen, kie la populacioj ekde tiam rekuperiĝis.

Fruaj klopodoj reenmeti tiun birdon en aliajn partojn de ties origina teritorio, kaj eĉ ie plie, havis nur malgrandan sukceson, ĉar taŭgaj habitatoj malpliiĝis kaj la liberigitaj birdoj ne entreprenas migradojn. Pli ĵuse, la populacioj de ĉiuj tri ĉefaj regionoj montris eltenatajn kreskojn ĉirkaŭ la periodo de la pasintaj 30 jaroj. Informoj el la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono[7] montris kreskon de 400% en tiu periodo, kun signoj de pliiĝantaj kreskindicoj en tiu epoko.

Malhelpo al la kresko de la populacio de Trumpetocignoj ĉe la Grandaj Lagoj estis la ĉeesto de kreskanta ne-migranta populacio de Mutaj cignoj kiu konkurencas pro habitato.[1][8]

La Toronta Zoo komencis konservoprojekton en 1982, uzante ovojn kolektitajn en naturo. Oni prenis ankaŭ vivantajn birdojn el naturo. Ekde tiam pli da 180 estis liberigitaj en Ontario. Spite plumbovenenado en naturo pro pafado, la antaŭvidoj por restaŭrado estas konsiderataj bonaj.[9]

La Trumpetocigno estis listita kiel minacata en la subŝtato de Minesoto.[10]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mute Swan, Laboratorio Cornell de Ornitologio. Konsultita la 2011-12-18.
  2. Wood, Gerald. (1983) The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9.
  3. Sibley, David. Trumpeter Swans with yellow loral spots. Alirita 13a de Decembro 2011.
  4. Washington State University Beach Watchers; "''...Trumpeter Swans...''" Arkivigite je 2011-06-28 per la retarkivo Wayback Machine. Beachwatchers.wsu.edu. Konsultita la 2011-12-18.
  5. 5,0 5,1 5,2 (1918) The Game Birds of California. University of California Press.
  6. "Trumpeter Swan Fact Sheet, Lincoln Park Zoo"[rompita ligilo]. Lpzoo.org. Konsultita la 2011-12-18.
  7. David F. Caithamer Trumpeter Swan Population Status, 2000 Arkivigite je 2012-05-11 per la retarkivo Wayback Machine. U.S. Fish and Wildlife Service. February 2001 (PDF) . Retrieved on 2011-12-18.
  8. Trumpeter Swan. Hinterland. hww.ca
  9. Toronto Zoo > Conservation > Birds. Alirita 2009-09-22.
  10. Minnesota Endangered & Threatened Species List. (PDF) . Konsultita la 2011-12-18.

Vidu ankaŭ redakti

 
Pariĝinta paro en lago, Nacia Naturrezervejo Kenai, Alasko

Eksteraj ligiloj redakti