Cukuba

urbo en la gubernio Ibaraki de Japanio
(Alidirektita el Tsukuba)

CukubaTsukuba (japane つくば市, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Tsukuba-shi) estas urbo de Japanio. Ĝi situas en la suda centra parto de la gubernio Ibaraki, en la regiono Kanto, kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 246 647 loĝantoj sur areo de 283,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 869 loĝantoj/km².

Cukuba
speciala urbo de Japanio • urbego • universitata urbo • konferenca kaj turisma urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kanto
gubernio gubernio Ibaraki
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 246 647  (2021) [+]
Loĝdenso 869 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 5′ N, 140° 5′ O (mapo)36.083472222222140.07644444444Koordinatoj: 36° 5′ N, 140° 5′ O (mapo) [+]
Areo 283,72 km² (28 372 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Cukuba (Japanio)
Cukuba (Japanio)
DEC
Cukuba
Cukuba
Situo de Cukuba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tsukuba, Ibaraki [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Cukubamirai, Ĵoso, Ŝimocuma, Ĉikusei, Sakuragaŭa, Iŝioka, Cuĉiura, Uŝiku kaj Rjugasaki.

La Universitato de Cukuba (japane 筑波大学, Tsukuba daigaku) estis fondita en 1972 pro la translokigo de sia antaŭulo, la Tokia Universitato de Eduko, en la samnoma urbo Cukuba, kaj krom la ĉefa kampuso en Cukuba nun havas apartan fakon pri plenkreskula eduko en la kvartalo Bunkjo de Tokio. La ĉefkampuso situas en la koro de Science City en Cukuba, sesdek kilometrojn nordoriente de Tokio.

Rilatoj al Esperanto redakti

Laŭ la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" en la urbo registriĝis en 1906 kiel esperantisto la studento T. Agaki. Probable temis pri la unua esperantisto en la urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti