Turkia sito
La Turkia sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi estas endemismo en Turkio kaj Kaŭkazo.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Turkia sito, masklo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sitta kruperi (Pelzeln, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi estas nemigranta birdo. Ĝi loĝas en Turkio (laŭ marbordo, en centro de la Anatolia plato ne loĝas), Rusio kaj Kartvelio (sur okcidenta Kaukazo). En Eŭropo estas sur insulo Lesbo malgranda populacio (ekde 50 – ĝis 200 paroj). Specio vivas kutime en supermara alteco 1.200 m, 1.700 m, sed troviĝas en 2.400 m. s. m. Sur Lesbo la birdo vivas ĉirkaŭ en 200 m. s. m. Ĝi vivas en pinarbaroj (malgrandazia pino), je Kaŭkazo en piceaj, abiaj, cedraj ankaŭ juniperaj arbaroj inter 1.000 m. s. m. kaj 2.000 m. s. m.
Nutrado
redaktiVivmaniero
redaktiĜi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj. Dum vintro kun aliaj birdoj kreas „vintrajn birdarojn“ simile, kiel eŭropa sito kun paruedoj.
Nestado
redaktiĜi estas teritoriema birdo kaj nestumas simile kiel aliaj sitoj en kavoj de trunkoj. Sed malsame de ili, ĝi povas ĉizi nestkavon en mola (putrita) ligno. Argilo ne estas uzata per ĝi por malgrandigi enflutruon. Ino demetas de 5 ĝis 7 ovojn.
Aspekto
redaktiEstas iomete malgranda ol Eŭropa sito. (Grandeco kiel Kabila sito, pli granda ol Korsika). Ĝi estas grizblua supre kaj sube blankeca kun ruĝeca brusto, malkutima inter sitoj. Ĝi havas nigran fruntan duonkronon sur la kapo (malsame kiel Korsika sito) tre markitan disde la resto de la kapo kaj nigran traokulstrieton ne tiom markitan kiel ĉe aliaj sitoj. Inter ili super okulo estas blanka pli larĝa supraokula strio. Sub vosto ĝi havas du-koloraĵon kaj je la fino de vosto blankajn vost-punktojn. Ino estas simile kolorigita kiel virbirdo, sed ne tiom kolora.
Voĉo
redaktiĜia voĉo konsistas el trinotaj partoj kaj ankaŭ partoj de du alternaj tonoj.
Rilatoj
redaktiTiu palearktisa specio estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn stripetojn) sitedoj - S. ledanti, S. whiteheadi, S. canadensis, S. vilosa kaj S. junanensis.
Stato de endanĝero
redaktiEn Turkio konstruado de turistaj centroj laŭ marbordo detruas ĝian vivmedion simile kiel ĉe aliaj specioj ĉirkaŭ Mediteraneo.
Libroj
redakti- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8