Tutmonda justeco estas koncepto de politika filozofio, kiu baziĝas sur la opinio, ke la mondo estas maljusta, ekzemple pro troa malegaleco inter la loĝantoj de diversaj landoj.

Malneta enlanda produkto po kapo (IMF, 2014)

Manko de tutmonda justeco redakti

La manko de tutmonda justeco montriĝas ĉefe en la tre malegala distribuo de la riĉaĵoj de la mondo. Inter la industriaj landoj kaj la evoluaj landoj ekzistas grandegaj diferencoj ĉe enspezoj, nutraĵa situacio, medicinaj servoj, laborkondiĉoj kaj edukado (alfabetigo). La malneta enlanda produkto po kapo estas ekz. en Norvegio ĉirkaŭ 400-oble pli alta ol en Demokrata Respubliko Kongo[1]. Ĉefe en la tiel nomata tria mondo, miliardo da homoj suferas pro daŭra subnutrado. Samtempe ekzistas granda malegaleco en la foruzo de la naturaj resurcoj (ekz. nafto) kaj malpurigado de la medio. Dum ĉefe la industriaj landoj emisias grandajn kvantojn de karbondioksido, ĉefe la evoluaj landoj suferas pro la sekvoj de la klimatoŝanĝo.

Vojoj al tutmonda justeco redakti

Ekzistas multaj ideoj kaj iniciativoj favore al tutmonda justeco:

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti