Internacia Monunua Fonduso

(Alidirektita el IMF)

La Internacia Mona Fonduso (IMF)[2]Internacia Valuta FondusoInternacia Monunua Fonduso (IMF) - angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international - estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboron, borsan stabilecon, kaj ordajn interŝanĝajn aranĝojn; instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado; kaj provizi provizoran financan helpadon al landoj por faciligi reĝustigon de balancado de pagoj.

Internacia Mona Fonduso
angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international
Fondodato 27-a de decembro 1945[1]
Sidejo Vaŝingtono
Retejo www.imf.org
Information icon.svg
vdr
La emblemo de la Internacia Mona Fonduso

KreoRedakti

 
La dua sidejo de la Internacia Monunua Fonduso (IMF).

La IMF estis kreita en julio 1944 dum la konferenco por interkonsentoj de Bretton Woods cele al garantiigo de la stabileco de la Internacia Monsistemo post la Dua Mondmilito. Ĝi ekekzistis oficiale la 27an de decembro 1945, kiam la unuaj 29 landoj ratifis la koncernan interkonsenton.[3]

Inter ĝiaj dekomencaj celoj estis malhelpi ke la grandaj ekonomiaj potencoj falu denove en la situacio de la 1930-aj jaroj, dum periodo en kiu la devalutoj de la monunuoj kaj la decidoj pri ekonomiaj politikoj estis kreintaj enormajn internaciajn malŝtreĉigojn.

La nova ekonomia ordo proponita de la usona reprezentanto, laŭ postaj onidiroj komunisto (tre malverŝajne) kaj transdonanto de informo al Sovetunio (pli verŝajne kadre de la alianceco dummilita),[4]Harry Dexter White, estis bazita sur tri reguloj:

  • Ĉiu ŝtato devas difini sian monunuon rilate al oro kaj kun la usona dolaro.
  • La valoro de la monunuo devas fluktui nur laŭ marĝeno de 1 % kun rilato al ties oficiala parigo.
  • Ĉiu ŝtato devas zorgi por la defendo de tiu parigo celante al ekvilibro de la pagopesilo.

Tiel, la celo de la Internacia Monsistemo estas helpi la monunuan ortodoksecon por ke ĝi plutenu kuntekston favoran al la disvolvigo de la tutmonda komerco, post havigi monpruntojn al kelkaj landoj kiuj suferas malfacilaĵojn en la kunteksto de la rekonstruado post la Dua Mondmilito. Laŭ ĝiaj statutoj, ĝiaj celoj estas «helpi la internacian monunuan kunlaboradon; faciligi la etendon kaj la ekvilibritan kreskon de la internacia komerco; helpi la monŝanĝan stabilecon; kontribui al establado de multflanka pagosistemo por la normalaj transakcioj inter la landoj membroj kaj elimini la monŝanĝajn limigojn kiuj malfacilas la etendon de la tutmonda komerco; instigi memfidon de la landoj membroj havigante je ties provizora dispono kaj kun garantioj kongruaj kun la rimedoj de la Fonduso, havigante al ili tiel oportunon korekti la malekvilibrojn de iliaj pagekvilibroj sen turni sin al decidoj damaĝaj por la tutlanda prospero ĉu tutlanda aŭ internacia, por mallongigi la daŭron kaj malgrandigi la malekvilibrojn de iliaj pagekvilibroj».[5]

El FMI estas pli malpli, komplementa de aliaj grandaj ekonomiaj institucioj de la epoko kiel la Monda Banko, la IBRD (Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo), kreita samtempe, kaj la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco GATT subskribita tuj poste.

Dum la negocado de Bretton Woods, la brita reprezentanto, nome la ekonomikisto John Maynard Keynes, sugestis la kreadon de institucio pli grava, nome vera Monda Centra Banko kiu elsendu internacian monunuon, nome la “Bancor”. Tiu propono estis malakceptita ĉar tio estus kreinta por Usono gravan perdon de ĝia tutmonda influo per la dolaro.

Konsisto kaj celoRedakti

 
Sidejo de la Internacia Mona Fonduso en Vaŝingtono

La fonduso havas 188 membroŝtatojn, kies voĉdonrajto kaj reprezentiĝo en ĝia estraro dependas de la ekonomia nivelo de ĉiu ŝtato, konkrete de la kvanto de kapitalo investita en la fonduson. La ŝtatoj kun plej fortaj voĉdonaj kvotoj estas Usono 16,75 %, Japanio 6,23 %, Germanio 5,81 %, Francio 4,29 %, Britio 4,29 % kaj Ĉinio 3,81 %.[6] Por unueca decido necesas 85%, tiel Usono sole aŭ la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kune povas bloki decidojn.[6] Tiel, la plej riĉaj landoj povas trudi sekvendajn politikojn al la plej malriĉaj landoj (83 landoj posedas nur 0,1 % de la voĉoj). La direktoro de la Internacia Monunua Fonduso ĝis nun ĉiam estis eŭropano.

 
La flago de la Internacia Mona Fonduso

La IMF plenumas la taskon de lastinstanca pruntedonanto, por refluigi la ekonomiojn troviĝantajn en malfacila situacio, kaj por "rekonfidigi" la privatan sektoron. Sed la pruntoj okazas nur sub certaj kondiĉoj difinitaj de la programoj de struktura alĝustigo (PSA) kiu fakte estas politikoj de liberaligo kaj de fleksivigo de la ekonomioj. La pruntoj kiujn ĝi donas ne estas definitivaj. Ili estas repagotaj sub respekto de la PSA, alie la financadoj estas forigataj. Forte kritikita pro ĝia liberala politiko, la IMF promesis meti la reduktadon de la malriĉeco en la centron de sia agado kaj esti pli travidebla.

Administraj direktoroj de la IMFRedakti

 
Kristalina Georgieva, aktuala direktorino de la Internacia Monunua Fonduso.

Historie, la administra direktoro de la IMF ĉiam estis eŭropa kaj la prezidanto de la Monda Banko ĉiam estis usonano. Tamen, tiu tradicio estas iom post iom pridemandita, kaj la konkurenco por tiuj du postenoj povas esti malfermita por inkludi aliajn kvalifikitajn kandidatojn de ajna mondoparto. La plenumaj konsilistoj, kiuj nomumas la administran direktoron, estas elektitaj de la ministroj pri financoj de la reprezentataj landoj. La unua administra vicdirektoro de la IMF, nome la dua en la estreco, tradicie estis (kaj estas nuntempe) usonano.

Ekde la 1-a de oktobro 2019 la nuna mastrumisto estas Kristalina Georgieva.[7] La tuto de direktoraro estas la jena:

Numero Datoj Nomo Devenlando Postenoj
1 6a de majo 1946 – 5a de majo 1951 Dro. Camille Gutt   Belgio Politikisto, ekonomikisto, advokato, priekonomia ministro, financministro
2 3a de aŭgusto 1951 – 3a de oktobro 1956 Ivar Rooth   Svedio Ekonomikisto, advokato, centrabankisto
3 21a de novembro 1956 – 5a de majo 1963 Per Jacobsson   Svedio Ekonomikisto, advokato, akademiano, Ligo de Nacioj, BIK
4 1a de septembro 1963 – 31a de aŭgusto 1973 Pierre-Paul Schweitzer   Francio Advokato, negocisto, funkciulo, centrabankisto
5 1a de septembro 1973 – 18a de junio 1978 Dro. Johan Witteveen   Nederlando Politikisto, ekonomikisto, akademiano, financministro, vicĉefministro, Centra Planservo
6 18a de junio 1978 – 15a de januaro 1987 Jacques de Larosière   Francio Negocisto, funkciulo, centrabankisto
7 16a de januaro 1987 – 14a de februaro 2000 Dro. Michel Camdessus   Francio Ekonomikisto, funkciulo, centrabankisto
8 1a de majo 2000 – 4a de marto 2004 Horst Köhler   Germanio Politikisto, ekonomikisto, funkciulo, EBRE, Prezidanto
9 7a de junio 2004 – 31a de oktobro 2007 Rodrigo Rato   Hispanio Politikisto, negocisto, priekonomia ministro, financministro, vicĉefministro
10 1a de novembro 2007 – 18a de majo 2011 Dro. Dominique Strauss-Kahn   Francio Politikisto, ekonomikisto, advokato, negocisto, priekonomia ministro, financministro
11 5a de julio 2011 – 12a de septembro 2019 Christine Lagarde   Francio Politikisto, advokato, financministro
12 1a de oktobro 2019 – nune Dro. Kristalina Georgieva   Bulgario Politikisto, ekonomikisto

Plenumdirektoroj kaj voĉdonpovoRedakti

 
Grupoj de landoj elektas po unu plenumdirektoron kiu voĉdonas anstataŭ kaj por ili. Tio estas 24 direktoroj totale.

Ĉiu lando havas determinitan voĉdonpovon ene de la organismo, depende de la grando de sia ekonomio (MEP), monhavo, internaciaj rezervoj kaj ekonomiaj variabloj. La decidoj estas faritaj per majoritato kvalifikita de 70 %, kvankam kelkaj decidoj pli gravaj (16 el 40) estas adoptataj per majoritato kvalifikita de 85 %. Ĉar Usono posedas 16,74 %, tiu sistemo havigas al ĝi de facto vetoan povon sur la decidoj faritaj de la financa organismo, ĉar ĝia voĉdono ĉu kontraŭa ĉu sindetena malebligas la adopton de gravaj decidoj kiuj postulas la 85 % de majoritato.

Totale, estas 24 plenumdirektoroj elektitaj inter la landoj membroj de la Fonduso. Nur Usono, Japanio, Germanio, Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando povas elekti direktoron sen helpo de alia lando. Ĉinio, Sauda Arabio kaj Rusio elektas de facto po unu direktoron. La ceteraj 16 direktoroj estas elektitaj de landoblokoj. Ĉiu direktoro havas voĉdonrajton kiu povas gami el 16,74 % (Usono) ĝis 1,34 % (de 24 landoj el Afriko kunaj).[8]

Politikaj efikojRedakti

Pruntoj de IMF plej ofte estas riceveblaj nur kaze de sindevigo de ricevonto plenumi ŝparan programon, kreitan de IMF. Tiaj programoj ĉiam celas redukton de socialaj elspezoj, kio ofte kaŭzas protestojn surloke.

En oktobro 2019 en Ekvadoro ekflamis amasaj protestoj kontraŭ ŝparprogramo, trudita de IMF lige al ĝia prunto je 4,2 miliardoj da dolaroj. Tiu programo interalie ordonis nuligon de fuelaj subvencioj, kio kaŭzis abruptan altiĝon de fuelprezoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. URL de referenco: https://www.imf.org/external/np/exr/chron/chron.asp
  2. Monato-konvencioj (La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.). Alirita 2013-08-04.
  3. Somanath, V. S. (1a de februaro 2011). [https://books.google.es/books?id=alysnLedf5oC&pg=PA79&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false International Financial Management ("internacia financadministrado"). p. 79. ISBN 9789381141076.
  4. Francisco Cabrillo - Harry Dexter White: un comunista en el FMI Konsultita la 26an de marto 2020, Libre Mercado kaj libertad digital
  5. Konstitucia konveno de la IMF.
  6. 6,0 6,1 IMF Members’ Quotas and Voting Power, and IMF Board of Governors ("membra kvoto kaj voĉdona forto, kaj estraro de la IMF") La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.. stato: 24-a de februaro 2012.
  7. [1]
  8. [http://www.imf.org/external/pubs/ft/ar/2010/eng/pdf/a4.pdf Appendix IV: Executive Directors and voting power] ("Apendico 4a: Plenumdirektoroj kaj voĉdonpovo") 30a de aprilo 2010, Alirita la 26an de marto 2020. FMI