Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj

(Alidirektita el UEM/NVM)

La Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (UEM) - Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (NVM)

  • angle Confederal Group of the European United Left - Nordic Green Left (EUL-NGL),
  • france Groupe Confédéral de la Gauche Unitaire Européenne - Gauche Verte Nordique (GUE-GVN),
  • germane Konföderale Fraktion Vereinigte Europäische Linke - Nordische Grüne Linke (VEL-NGL),
  • hispane Izquierda Unitaria Europea - Izquierda Verde Nórdica (IUE-INV)
Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj
Confederal Group of the European United Left/Nordic Green Left
emblemo
politika grupo de Eŭropa Parlamento
Komenco 6-a de januaro 1995 vd
Antaŭe European United Left vd
Ideologio

demokrata socialismoEŭroposkeptikismo

Ĉefestro(j) Gabriele Zimmer • Manon Aubry • Martin Schirdewan • Lothar BiskyFrancis WurtzAlonso José Puerta vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Prezidanto Emblemo
Francis Wurtz
Bazaj informoj
fondodato: 6-a de januaro 1995
fondoloko: ?
prezidanto: Lothar Bisky
ĝenerala sekretario: ?
partia disdivido: ?
centra oficejo: rue Wiertz 43
1047 Bruselo
Belgio
koloroj: ?
retejo: www.guengl.org Arkivigite je 2009-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
Grupo de frakciaj parlamentanoj demonstracias kontraŭ eŭropa regularo dum marto 2005 en Bruselo

estas frakcio en la Eŭropa Parlamento, en kiu membras parlamentanoj de diversaj maldekstre socialismaj ĝis komunismaj partioj.

Iuj el tiuj partioj la 8-an de majo 2004 kunligiĝis en la eŭropa partio Eŭropa Maldekstro. La 31-an de januaro kaj 1-an de februaro 2005 krome fondiĝis la Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj, kies membropartioj same apartenas al la frakcio. Ili ene de la frakcio konsistigas la parlamentanan subgrupon "Nordiaj Verdaj Maldekstruloj".

En la frakcio UEM/NVM membras 35 deputitojn, do ĝi estas la 6-a el ĉiuj 7 grupoj en la EP.

Organiza strukturo redakti

La grupo funkcias federacie, kiel unuiĝo de eŭropaj parlamentanoj el 14 landoj kaj 23 malsamaj naciaj partioj. Tio signifas ke la partioj devas teni similajn poziciojn koncerne la kernajn aferojn (Ekonomia maldekstro, ekologiismo, socia maldekstro) sed ĉiu partio estas respondeca kaj suverena en si mem kaj do ekzistas plureco de pozicioj ene de la grupo.

Krome, preter elektitaj partioj, partioj kiuj ne estis elektitaj al la EU (aŭ ne partoprenas la elektojn) povas ricevi la statuson de partnerpartioj kaj influi diskutojn ene de la grupo. La grupo laboras kunlabore kun la Eŭropaj Superpartioj, la Eŭropa Maldekstro (PEL), la Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro (EACL) kaj la Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (NGLA); Ili inkludas partianojn de landoj kiuj ne estas membroj de la Eŭropa Unio.

Prezidantoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti