Ueshiba Moriteru

(Alidirektita el UESHIBA Moriteru)

UESHIBA Moriteru ,(植芝 守央 [ueŝiba moriteru] naskiĝis en Tokio la 2-an de aprilo 1951 - ), li estas estro de Centra Oficejo de Ajkido, prezidanto de internacia aikidofederacio.

Ueshiba Moriteru
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1951 (1951-04-02) (73-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato Meiĝi Gakuin
Familio
Patro Ueshiba Kishomaru
Infano Mitsuteru Ueshiba
Okupo
Okupo aikidoka • dōshu • luktoartisto • instruistoinĝenieroekonomikisto
vdr

Nepo de O'sensei Ueshiba Morihei, dua infano de Ueshiba Kisshomaru (tria ido de O'Sensei).

Li estras ekde 1986 AïkiKaï Hombu Dojo kaj ĉe la morto de sia patro en 1999 li ricevis la titolon kaj la nomon "Doshu" (majstro de la vojo).

Li estas diplomito de Universitato de Meïji-gakuin, sekcio ekonomio.

Li partoprenas multajn renkontojn en la 5 kontinentoj ĉiujare.

Eksteraj ligiloj redakti