Ubisoft
Ubisoft Entertainment S.A. estas franca firmao en la mondo de videoludoj. Ĝi ampleksas 18 studiojn kaj 4000 kunlaborantojn en 13 landoj.
MejloŝtonojRedakti
1986 - FondoRedakti
Fondo de Ubisoft Entertainment S.A. fare de la kvin fratoj Guillemot en Montreuil, departemento Seine-Saint-Denis. Unua sukceso en PC, Amstrad, Atari kaj Amiga. Unuaj partenerecoj kun la plej grandaj usonaj kaj eŭropaj eldon-firmaoj: Elite, Electronics Arts, Sierra, LucasArts, Novalogic.
1991 - Internacia ekspansioRedakti
Malfermo de distribuaj filioj en la ĉefaj mond-merkatoj: Unuiĝinta Regno, Germanio kaj Usono.
1992/96 - Unuaj kreivaj paŝojRedakti
Malfermo de unuaj studioj de interna produktado en Francio kaj Rumanio.
Kreado de Rayman®, aventur- kaj agad-ludo centrita ĉirkaŭ la faroj de persono "sen brakoj nek kruroj" hodiaŭ konata en la tuta mondo.
Kreado de distribuaj filioj en Japanio, Italio kaj Aŭstralio.
1996 - Eniro en BorsonRedakti
Enkonduko de Ubisoft Entertainment S.A. en la duan merkaton de la Borso de Parizo.
Partnerecoj kun la agnoskataj agantoj de amuz-industrio kiel Warner Brothers Interactive Entertainment kaj Disney.
1997/99 - Interna KreskoRedakti
Malfermo de novaj studioj en Ĉinio, Kanado, Hispanio, Italio kaj Maroko kaj en Montpellier kaj Annecy (Francio).
2000/01 - Ekstera kreskoRedakti
Akiro de du novaj entreprenoj de distribuado kaj de pluraj studioj, el kiuj:
- Redstorm Entertainment (Usono), fama pro disvolvo de ludoj Tom Clancy
- Blue Byte Software (Germanio), konata pro disvolvo de titoloj The Settlers kaj The Battle Isle Series
- Game Studio (Lud-fako de la usona entrepreno The Learning Company) kaj 80-kelk titoloj kies ekskluzivajn eldon-rajtojn ĝi posedas, inkluzive de Prince of Persia®, Chessmaster® kaj Myst®.
Transiro de akcio Ubisoft Entertainment S.A. al unua merkato kun monata pago en Borso de Parizo.
Lanĉo de en-linia lud-portalo, ubi.com.
2002/04 - Sukceso de markojRedakti
Supereco en ĉartoj kaj gajno de multaj rekompencoj, interalie por Tom Clancy Splinter Cell®, Prince of Persia® The Sands of Time, Far Cry™, Beyond Good and Evil™, XIII, kaj Tom Clancy's Rainbow Six® 3.
Kreado de distribuaj filioj en Sud-Koreio, Finnlando, Kanado kaj Svislando, kaj akiro de studio Tiwak en Francio.
Ŝanĝo de logoo. Anonco de la cent-miliona ludo ekde fondiĝo de la entrepreno.
2004/05 - Al konkero de HollywoodRedakti
Licenciaj interkonsentoj subskribitaj kun pluraj maĵoraj agantoj de holivuda industrio, interalie kun:
- Universal Studios por disvolvo de King Kong, refaro de Peter Jackson, trifoje premiita reĝisoro en Akademiaj Premioj®,
- Sony Pictures Consumer Products, por disvolvo de pluraj ludoj bazitaj sur la unuaj sinteze animitaj filmoj de Sony Pictures Animation,
- LucasArts, por disvolvo de Star Wars®: Episode III la revanche des Sith™.
Kreado de Campus Ubisoft en Montrealo.
2005/06 - Ubisoft 20-jaraRedakti
Ubisoft celebras sian 20-an datrevenon kaj komencas rikolti la fruktojn de sia frua lokiĝo ĉe la novaj ludkonzoloj. La grupo starigas larĝan superecon ĉe Xbox 360™ de Microsoft dank'al sukcesinta lanĉo de kvar titoloj kaj staras en la unuaj lokoj de ĉartoj per Tom Clancy's Ghost Recon Advanced Warfighter®.