Uesslingen-Buch

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Uesslingen)

Uesslingen-Buch estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1055 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Uesslingen-Buch
Blazono de Uesslingen-Buch
Lageto Hasensee en Uesslingen-Buch
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 703665 / 271203 (mapo)47.5833333333338.8166666666667Koordinatoj: 47° 35′ N, 8° 49′ O; CH1903: 703665 / 271203 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1055
Areo 14,0 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 8524
Komunumkodo 4616
Mapo de Uesslingen-Buch
vdr

Geografio redakti

Uesslingen-Buch situas en la Turvalo okcidente de la kantona ĉefurbo Frauenfeld je ambaŭ flankoj de la rivero Turo. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Uesslingen kaj Buch, Trüttlikon, Hueb, Horben, kaj Iselisbärg. En nordo de la komunumo situas sur la limo al Hüttwilen situas la lagetoj Hasensee kaj Hüttwilersee.

Najbaraj komunumoj redakti

Uesslingen-Buch limas en sudoriento al Altikon (Kantono Zuriko), en sudo al Ellikon ĉe Turo (Kantono Zuriko), en sudoriento al Frauenfeld, en okcidento al Warth-Weiningen, en nordo al Hüttwilen kaj en oriento al Neunforn.

Trafiko redakti

Uesslingen-Buch atingeblas per poŝtaŭto en 16 minutoj ek de Frauenfeld. De la komunumo facile atingeblas la nacia aŭtoŝoseo A7.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Uesslingen datiĝas el la jaro 1094 kiel Uselinga. Buech estis unuan fojon menciita en 1260 kiel Buoch.

La hodiaŭa politika komunumo Uesslingen-Buch estiĝis kadre de la komunumrevizio de Kantono Turgovio per kunigo de la municipkomunumoj Uesslingen kaj Buch ĉe Frauenfeld.

Eksteraj ligiloj redakti