La Ukraina Instituto (ukraine Український інститут, Ukrayinsʹkyy instytut) estas ŝtata institucio fondita en 2017 por promocii la ukrainan lingvon kaj kulturon. La ĉefsidejo de la Ukraina Instituto estas en Kievo.

Ukraina Instituto
emblemo
kultura institucio • registara organizaĵo
Komenco 21-a de junio 2017 vd
Geografia situo 50° 26′ 44″ N, 30° 32′ 3″ O (mapo)50.44555630.534167Koordinatoj: 50° 26′ 44″ N, 30° 32′ 3″ O (mapo)
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo Kievo
Adreso вул. Інститутська, 20/8
Poŝtkodo 01021
Ukraina Instituto (Kievo)
Ukraina Instituto (Kievo)
DEC
Ukraina Instituto
Ukraina Instituto
Lokigo de Kievo en Ukrainio
Map
Ukraina Instituto
Retejo Oficiala retejo
vdr

La misio de la organizaĵo estas plifortigi la internacian pozicion de Ukrainio per kultura diplomatio. Ĝi faciligas internaciajn ligojn inter homoj kaj institucioj kaj kreas ŝancojn por Ukrainio interagi kaj kunlabori kun la mondo [1].

La agadoj de la ukraina instituto estas dividitaj en la sekvajn sektorojn: kinematografio, muziko, bildartoj, literaturo, prezentartoj, akademiaj projektoj kaj programoj, bildaj projektoj kaj programoj, disvolviĝo de kultura diplomatio kaj esplorado [2].

Inter la programoj kaj projektoj organizitaj fare de la Ukraina Instituto estas [3]:

  • Monato de ukraina kultura diplomatio en Vikipedio (kunlabore kun la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj NRO Wikimedia Ukrainio)
  • Internacia Forumo de Kultura Diplomatio (kunlabore kun la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj)
  • Premio "Virinoj en Artoj" (kunlabore kun UN Women)
  • "Ukrainio en du minutoj" (kunlabore kun Internews Ukraine kaj UkraineWorld)
  • "Ukraina suveniro"

En 2019, la instituto efektivigis 85 projektojn, inkluzive de la Ukraina Festivalo de Nuntempa Muziko en Novjorko, la Aŭstria-Ukrainia Jaro de Kulturo 2019, prezentoj de ukrainlingvaj aŭdgvidiloj en muzeoj ĉirkaŭ la mondo, koncertoj, interkonektaj eventoj, ktp

La 8-an de decembro 2022, la Ukraina Instituto iĝis asociita membro de EUNIC (EŭropUniaj Naciaj Institutoj por Kulturo), kun la unuanimeco de la prezidantoj de kulturaj institutoj en la Eŭropa Unio.

Tiu ĉi instituto estas la ekvivalento de la hispana Instituto Cervantes, la itala Societo Dante Alighieri, la franca Alliance Française, la Brita Konsilio aŭ la portugala Instituto Camões.

Referencoj redakti

  1. Misio kaj celoj (angle)
  2. Sektoroj – Ukraina Instituto (angle).
  3. Programme priorities. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2024-01-23.