Ukraina listo de Katin
Ukraina listo de Katin, pole Ukraińska Lista Katyńska (konata ankaŭ kiel la listo de Cvetuĥin, pole Lista Cwietuchina) estas listo de polaj civitanoj murditaj de NKVD en Ukraina SSR surbaze de la decido de Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj ĉefaj regantojoj de Sovetunio el la 5-a de marto 1940, viktimoj de la masakro de Katin.[1][2]
La 5-an de majo 1994, la listo kun personaj datumoj de 3 435 polaj civitanoj kune kun iliaj prizonaj personaj dosieroj estis transdonita de Ukrainio al Pollando.[2]
Notoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- la Ukraina listo de Katin, pole en formato PDF, el retejo de la pola Konsilio pri Memor-Protekto de Bataloj kaj Martireco, 1994, arkivigita en marto 2019
- Sławomir Kalbarczyk: Ukraińska i białoruska lista katyńska en retejo de la pollingva gazeto kun dekstrema katolikisma kaj naciisma ĉefaspekto "Nasz Dziennik". N-ro 99 (4030), 29-a de aprilo 2011