Ulf Kemmer

germana esperantisto kaj juristo

Ulf KEMMER (naskiĝis la 10-an de junio 1959)[1] estas esperantisto kaj juristo en Bonno. Kiam komence de 1980-aj jaroj Eckhard Bick luprenis por komuna vivado de ses ĝis ok studentaj esperantistoj domon de la kvartalo Oberkassel de la urbodistrikto Beuel, li estis inter la esperantistoj kiuj kunvivis tie. La domo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj elstaris inter la tranoktejoj de Pasporta Servo per tio ke tie oni ofertis senkostan tranoktadon por nelimigita nombro de vojaĝantoj dum 30 tagoj - oferto tiom nekutima ke la muzikgrupo Amplifiki eĉ dediĉis tutan rokmuzikan kanton al la "Domo en Bonn'".[2] Interalie, li engaĝite kunlaboris en kreado de la Esperanto-lernolibro Tesi, la testudo, kiu grandparte ekestis en la studenta domo kaj kies unua eldono publikiĝis dum 1985 en Bonno, kaj daŭre apartenas al la redakcia teamo de la lernolibro. Krome li en la 1980-aj jaroj, estante studanto pri juro en la bonna universitato, kunlaboris en la komisiono pri publikaj rilatoj de Germana Esperanto-Junularo, kunordigante kaj subtenante la kontaktojn de junaj esperantistoj al la lokaj amaskomunikiloj, en tiu tempe precipe regionaj gazetoj.[1] Ankaŭ post la 1990-aj jaroj, li funkciis plurajn jardekojn kiel kontaktadreso de la loka Esperanto-grupo.

Ulf Kemmer
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1959 (1959-06-10) (64-jaraĝa)
Lingvoj germanaanglaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo juristo • esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1986, paĝo 13
  2. prezento de la rokmuzikaĵo "Domo en Bonn" en la retejo de Vinilkosmo kun sonekzemplo