Universitato Al-Azhar en Gazao

Universitato Al-Azhar en Gazao (arabe جامعة الأزهر بغزة; transliterume: Ĵamia'a al-Azhar bi Raza), estas neprofitcela palestina publika universitato en Gazao. Kun proksimume 16,000 studentoj, duono de ili virinoj, kiuj studas sanon, inĝenieristikon, sciencon, ekonomikon kaj administradon, artojn kaj homsciencon, edukon, juron, agrikulturon kaj pli. La universitato estas rekonita kaj apogita de arabaj landoj, same kiel de diversaj arabaj akademiaj institucioj kaj organizoj. Entute estas 18 fakultatoj en la universitato.

Universitato Al-Azhar en Gazao
publika universitato
Informoj
fondodato 1991
Situo
Geografia situo 31° 30′ 54″ N, 34° 26′ 12″ O (mapo)31.51534.436667Koordinatoj: 31° 30′ 54″ N, 34° 26′ 12″ O (mapo)
lando Palestino
Nombroj
nombro de studentoj 9 872 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato Al-Azhar en Gazao (Palestina aŭtonomio)
Universitato Al-Azhar en Gazao (Palestina aŭtonomio)
DEC
Universitato Al-Azhar en Gazao
Universitato Al-Azhar en Gazao
Map
Universitato Al-Azhar en Gazao
vdr
Fakultato de Arto - Al Azhar universitato

Historio redakti

La universitato estis fondita en 1991. Kiam ĝi estis establita, ĝi havis nur du fakultatojn, por edukado kaj ŝario, islama juro, kaj 725 studentoj studis tie. En 1992, kvar pliaj fakultatoj estis establitaj: la Fakultato de Farmacio, la Fakultato de Agrikulturo kaj la Medio, la Fakultato de Sciencoj kaj la Fakultato de Arto kaj Homaj Sciencoj.

En 1997, la Fakultato de Aplikata Medicino estis establita kaj en 1999 la Lernejo de Medicino ĝenerale, por renkonti la medicinajn kaj sanbezonojn de la palestina komunumo. En 2001, la Fakultato de Inĝenieristiko kaj Informa Teknologio estis establita kaj en 2007, la Fakultato de Dentokuracado estis establita. La propra Ŝaria Fakultato estis establita en 2009, post esti disigita de la Fakultato de Juro.

Eksteraj ligiloj redakti