Universitato Edutus
La universitato Edutus hungare Edutus Egyetem estas provinca universitato en Hungario en Tatabánya, spite tion, ke fakultatoj funkcias en Budapeŝto, eĉ eksterlande.
Universitato Edutus | ||
---|---|---|
privata universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1990-1992 | |
lingvo(j) | Hungara lingvo | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 35′ 15″ N, 18° 23′ 59″ O (mapo)47.58738888888918.399638888889Koordinatoj: 47° 35′ 15″ N, 18° 23′ 59″ O (mapo) | |
lando | Hungario | |
urbo | Tatabánya, Hungario | |
adreso | 2800 Tatabánya, Stúdium tér 1. | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Historio
redaktiPost tuj la socialismo en 1990 oni fondis altlernejon en Tatabánya sub nomo Altlernejo de Modernaj Negocaj Sciencoj. Post 2 jaroj komenciĝis la instruado, en 1995 jam ankaŭ en Budapeŝto, en 1998 en Odorheiu Secuiesc en Rumanio, en 1999 en Dunajská Streda en Slovakio. Ekde 2006 la altlernejo instruas laŭ sistemo de Bologna. En 2011 Altlernejo pri János Harsányi unuiĝis kun altlernejo pri negocaj sciencoj. La unuigita altlernejo prenis la nomon Edutus kaj ĝi estis levita al universitato en 2018.
Kapacito
redaktiEn la altlernejo lernas 1800 studentoj, iomete pli ol la duono en vespera aŭ korespondanta eduksistemo.
Fakultatoj
redakti- Internacia mastrumado
- Ekonomiko kaj Metodiko
- Lingvolernado
- Komercado
- Turismo
- Teknika instituto