Universitato Pablo de Olavide
Universitato Pablo de Olavide estas ŝtata universitato ĉe la urba aglomeraĵo de Sevilo, Andaluzio, Hispanio. La kampuso etendiĝas sur 140 ha, grandparte en la municipo Dos Hermanas, kaj etaj partoj en Alcalá de Guadaíra kaj Sevilo.
Universitato Pablo de Olavide | ||
---|---|---|
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1997 | |
Situo | ||
Geografia situo | 37° 21′ 18″ N, 5° 56′ 17″ U (mapo)37.355-5.938Koordinatoj: 37° 21′ 18″ N, 5° 56′ 17″ U (mapo) | |
lando | Hispanio | |
urbo | Sevilo | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio • Coalition for Advancing Research Assessment vd | ||
| ||
Historio redakti
Ĝi estis fondita en 1997. Ĝia nomo omaĝas hispanan-peruanan politikiston Pablo de Olavide (1725-1803), kiu elstaris en Sevilo kiel urbplanisto de la urbo kaj reforminto de la Universitato de Sevilo.
Datumoj redakti
Ĝi estas unu el la plej novaj hispanaj universitatoj. La nombro de studentoj dum la akademia jaro 2008-2009 estis 8.088[1] Plimulto el tiuj studentoj studas soci-jurajn fakojn (6.045). Malplimulto studas sciencajn (1.133), homajn (733) kaj teknikajn (174) fakojn.
Vidu ankaŭ redakti
Aliaj universitatoj kun sidejo en Sevilo estas:
- Andaluzia Internacia Universitato, UIA, Sevilo
- Universitato de Sevilo, USE, Sevilo
Eksteraj ligiloj redakti
- Universitata oficiala TTT-ejo: www.upo.es
Referencoj redakti
- ↑ Statistikoj pri hispanaj universitatoj[rompita ligilo], ĉe Ministrejo pri Edukado.