Universitato de Hull

universitato en Anglio

La universitato de Hull (anglalingve University of Hull) estas angla universitato lokita en Hull (aŭ Kingston upon Hull), urbo en East Riding of Yorkshire.

Universitato de Hull
universitatoaltlernejo • organizaĵo pri edukado
moto Lampada Ferens
Portante la torĉon [de lernado]
Informoj
fondodato 1927
Situo
Geografia situo 53° 46′ 18″ N, 0° 22′ 10″ U (mapo)53.77167-0.36944Koordinatoj: 53° 46′ 18″ N, 0° 22′ 10″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
adreso University of Hull, Cottingham Road, Kingston-upon-Hull, HU6 7RX
poŝtkodo HU6 7RX
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Global U8 Consortium
• ORCID
• Jisc
• Digital Preservation Coalition
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filioj
• University of Hull Art Collection vd
Universitato de Hull (Britio)
Universitato de Hull (Britio)
DEC
Universitato de Hull
Universitato de Hull
Map
Universitato de Hull
vdr

La unua ŝtono de la universitato de Hull estis instalita en 1927 de la duko de York (kiu pliposte fariĝis Georgo la 6-a. Unu jaron poste, la unuaj 14 departementoj, kaj sciencaj kaj artaj, malfermis kaj gastigis 39 studentojn. La universitato konsistis nur el unu konstruaĵo, la konstruaĵo Venn (nomita laŭ la matematikisto John Venn, kiu naskiĝis en Hull). Ĝi estis konstruita sur tereno donacita de la loka municipo kaj de la lokulo Thomas Ferens.

La universitato iam estis la laborloko de la poeto Philip Larkin. Ĝi cetere estis la laborloko de la nuna poetlaŭreato Andrew Motion kaj de la filmreĝisoro Anthony Minghella.