Anthony Minghella
Anthony MINGHELLA (naskiĝis la 6-an de januaro 1954, Isle of Wright, Britio; mortis la 18-an de marto 2008, Londono) estas brita dramverkisto kaj reĝisoro. Komence de sia kariero li precipe laboris por la teatro, en la lastaj jaroj li koncentriĝis je filmo.
Post liaj studoj en Hull li komencis verki en la jaro 1981. Li famiĝis per multnombraj teatraĵoj, radiodramoj, kaj precipe per la televida serio Inspector Morse.
En 1997 al li estis aljuĝita la Premio Oscar en la kategorio "plej bona reĝisorado" por la filmo The English Patient (La Angla Paciento).
Minghella mortis en la aĝo de 54 jaroj en Londona hospitalo pro postoperaciaj internaj sangadoj.
Filmoj kiujn Anthony Minghella reĝisoris (elekto)
redakti- 1978: A Little Like Drowning (Kvazaŭ droniĝo)
- 1991: Truly, Madly, Deeply (Vere, Freneze, Profunde)
- 1993: Mr. Wonderful (Sinjoro Admirinda)
- 1996: The English Patient (La Angla Paciento)
- 1999: The Talented Mr. Ripley (La talenta Sinjoro Riplej)
- 2000: Play (Ludu)
- 2003: Cold Mountain (Malvarma Monto)
- 2006: Breaking and Entering (Rompŝtelo)
- 2008: The No. 1 Ladies' Detective Agency (La unua virina detektivejo)
Filmoj, en kiuj Anthony Minghella aktoris
redakti- 1978: A Little Like Drowning (Kvazaŭ droniĝo)
- 2007: Atonement (Pento)
Dramoj de Anthony Minghella (elekto)
redakti- 1981: Whale music (Muziko de balenoj)
- 1984: Two Planks and a Passion (Du tabuloj kaj unu pasio)
- 1984: A Little Like Drowning (Kvazaŭ droniĝo)
- 1986: Made in Bangkok (Fabrikita en Bankoko)
- 1987: Hang Up (Finiĝu)
- 1988: Cigarettes and Chocolate (Cigaredoj kaj ĉokolado)
- 2006: Eyes Down Looking (Okuloj rigardantaj malsupren)
Premioj aljuĝitaj al Anthony Minghella
redakti- 1984: "Dramoj kaj Aktoroj" (Londona premio de kritikistoj) por 'A Little Like Drowning'
- 1986: "Dramoj kaj Aktoroj" (Londona premio de kritikistoj) por 'Made in Bangkok'
- 1988: Premio Giles Cooper por 'Cigarettes and Chocolate'
- 1992: Premio de la "Brita akademio de filmaj kaj televidaj artoj" (BAFTA) por 'Truly, Madly, Deeply'
- 1997: Akademia Premio (kategorio: plej bona filmo) por 'The English Patient'
- 1997: Premio de la "Brita akademio de filmaj kaj televidaj artoj" (BAFTA) por 'The English Patient'
- 1997: Premio de la Asocio de Filmokritikistoj por 'The English Patient'
- 1997: Premio de la Amerika Asocio de Reĝisoroj por 'The English Patient'
- 1997: Premio Ora Globo por 'The English Patient'
- 1999: Premio de la Nacia Direktoraro por Filmkritiko por 'The Talented Mr. Ripley'
- 2003: Premio de la Nacia Direktoraro por Filmkritiko por 'Cold Mountain'