Universitato de Konstantinopolo

eksa universitato (425–1453) ĉe Konstantinopolo, Bizanca Imperio

La Universitato de Konstantinopolo (greke Πανδιδακτήριον, pandidaktrion, laŭlitere: "ĝeneraligita instruado") estis institucio de altedukado kiu ekzistis en la Orientromia imperio, sub imperiestreca patroneco, ekde 425 ĝis la konkero de Konstantinopolo fare de la otomanoj en 1453. La celo de la institucio estis trejni oficialulojn por la imperia burokratio kaj laikaj administrantoj de la eklezio (ĝis 1204 la institucio ne estis religia institucio, ne instruis teologion kaj ne okupiĝis pri klerika trejnado).

Universitato de Konstantinopolo
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

 
Koloso de Barleto, statuo identigita kun aŭ Leono la 1-a, Marcian aŭ Theodosius la 2-a, fondinto de Universitato de Konstantinopolo.

La universitato estis fondita fare de imperiestro Teodozio la 2-a kiel altlernejo en la ĉefurbo de la imperio, Konstantinopolo. Bizanca socio estis socio kun alta nivelo de legoscio, inter kaj viroj kaj virinoj, kaj aprezis edukon kaj scion, kiel la heredaĵon de antikva Grekio. Eĉ antaŭ la establado de la ŝtatuniversitato, altnivelaj studoj estis aranĝitaj en la grandurbo en sendependaj lernejoj kaj kelkaj daŭre ekzistis paralele kun ĝi (aparte la Lernejo de Filozofio de la Magnaura (Μαγναύρα), proksime de la Hagia Sofia). Ekde ĝia establo la universitato havis 31 studtrakojn en temoj kiel juro, filozofio, medicino, aritmetiko, geometrio, astronomio, muziko, retoriko kaj pli. El tiuj 15 trakoj estis instruitaj en la greka kaj 16 en la latina. La studo de filozofio ĉe la institucio fakte konservis la platonan tradicion (kaj novplatonan) kaj aristotela tradicion dum la miljaro, ekde la mezepoko ĝis la renesanco.

Dum la jaroj la universitato malplifortiĝis ĝis en 1045 Konstanteno la 9-a remalfermis la universitaton kaj precipe fondis la Lernejon de Juro (Διδασκαλεῖον τῶν Νόμων), evento kiu simbolis la transformon de la jura profesio en apartan kaj sendependan studkampon en la imperio. Tio signifis certan neglektadon de romia juro kaj kompleta reveno al la karaktero de tradiciaj grekaj leĝoj. Dum tiu periodo estis metitaj la fundamentoj por la glortempo de bizanca juro, leĝaro kiu tre influos la Okcidenton kaj precipe Italion ĉe la fino de la imperia epoko.

En 1204, Konstantinopolo estis konkerita de la latinaj (katolikaj) krucmilitistoj kadre de la kvara krucmilito, kiu establis la latinan Imperion. La universitato ŝanĝiĝis kaj iĝis institucio en la servo de la eklezio, por klerika trejnado kaj teologiaj studoj. Je la konkero de Konstantinopolo en 1453 la universitato venis al ĝia fino. Kiel rezulto, la amasa fuĝo de multaj el la universitatanoj al Italio, portinte manuskriptoj kiuj ili sukcesis savi el la universitata bibliotekon, servis kiel katalizilo por la evoluo de la Renesanco.

Eksteraj ligilojRedakti