Universitato de Luksemburgio
Universitato de Luksemburgio (france Université du Luxembourg; germane Universität Luxemburg ; luksemburge Université Lëtzebuerg) estas la ununura publika esploruniversitato en Luksemburgio [1][2]. La universitato havas tri kampusojn : kampuso Bellevue, kampuso Kirkberg kaj kampuso Limpersberg.
Universitato de Luksemburgio | ||
---|---|---|
Konstruaĵo de la Universitato de Luksemburgio ne la kampuso Belval
| ||
publika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 2003 | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 30′ 15″ N, 5° 56′ 54″ O (mapo)49.504255.9483888888889Koordinatoj: 49° 30′ 15″ N, 5° 56′ 54″ O (mapo) | |
lando | Luksemburgio | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • Q105658851 • Asocio Universitata de Franclingvio • Coalition for Advancing Research Assessment vd | ||
filiita al | ||
• Europaeum vd | ||
jura formo | etablissement public vd | |
| ||
En marto 2021, 6,783 studentoj studis en la universitato, proksimume 2,245 dungitoj laboris kaj proksimume 1,420 homoj instruis (el kiuj 283 estis profesoroj ). Ĉi-jare 950 personoj estis elektitaj por doktoraj kursoj [3]. En tiu ĉi jaro, 51% de la studentoj en la universitato venis de ekster Luksenburgio [4].
La Universitato de Luksemburgio estis fondita en 2003 tra la fuzio de kvar ekzistantaj eduko- kaj esplorinstitutoj: la Universitato-Centro, Institut supérieur d'études et de recherches pédagogiques, Institut supérieur de technologie, kaj Institut d'études éducatives et sociales [5][6][1].
En 2020, universitataj esploristoj publikigis 2,104 publikaĵojn. En marto 2021, la Universitato de Luksemburgio havis 1,000 esplorprojektojn [3].
Organiza strukturo redakti
La universitato estas administrita fare de estraro de guberniestroj, rektoro kaj la universitata konsilio [7].
La universitato ofertas dek kvar kursojn por bakalaŭro [1][2], ĉiuj el kiuj postulas almenaŭ unu semestron ekstere de Luksemburgio. Krome, la universitato ofertas 42 spurojn por altnivelaj gradoj kaj 16 profesiajn trejnajn kursojn [2].
La universitato estas plurlingva. La kursoj estas kutime instruitaj en du lingvoj: franca kaj angla aŭ franca kaj germana. Iuj kursoj estas instruitaj en la tri lingvoj kaj iuj kursoj estas instruitaj tute en la angla [2].
La universitato havas tri fakultatojn kaj tri interfakajn centrojn:
- Fakultato de scienco, teknologio kaj medicino
- Fakultato de juro, ekonomiko kaj komerca administrado
- Fakultato de Homaroscienco, eduko kaj socio.
- Interfaka Centro por sekureco
- Luksemburgia centro por biomedicinaj sistemoj
- Luksemburgia centro por nuntempa kaj cifereca historio [2].
Rangigo redakti
En 2021, US News & World Report vicigis la Universitaton de Luksemburgio 653-a inter la plej bonaj universitatoj en la mondo kaj 227-a inter eŭropaj universitatoj [8].
The Times Higher Education-rangotabelo vicigis la Universitaton de Luksemburgio en lokoj 201-250 [4][9].
En 2020 Ŝanhaja Rankingo vicigis la Universitaton de Luksemburgio je 601–700 lokoj [10][11].
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Lehmann, Maura, "Higher education in Luxembourg", RTL Télé Lëtzebuerg, March 22, 2021.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 About the University. Alirita March 25, 2021.
- ↑ 3,0 3,1 Facts. Alirita March 25, 2021.
- ↑ 4,0 4,1 University of Luxembourg. Alirita March 25, 2021.
- ↑ OECD Reviews of Innovation Policy: Luxembourg 2016 | READ online, p. 79–88 (2016). Alirita 2021-04-23.
- ↑ Luxembourg - Communications (angle). Alirita 21 April 2021.
- ↑ Governance. Alirita March 25, 2021.
- ↑ University of Luxembourg. Alirita March 25, 2021.
- ↑ "University of Luxembourg among the world’s best 250 universities", RTL Télé Lëtzebuerg, September 3, 2020.
- ↑ University of Luxembourg. Arkivita el la originalo je 2021-01-26. Alirita March 25, 2021.
- ↑ "Shanghai ranking places the University of Luxembourg among the 700 best institutions in the world", RTL Télé Lëtzebuerg, August 18, 2020.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo (la franca)
- Oficiala retejo (la germana)
- Oficiala retejo (la angla)