Universitato de la Valo de Gvatemalo
La Universitato de la Valo de Gvatemalo (hispane Universidad del Valle de Guatemala, akronime UVG) estas laika privata kaj neprofitcela universitato situanta en Gvatemalurbo, Gvatemalo. Ĝi estis fondita en 1966 fare de privata fonduso, kiu antaŭe kontrolis la Colegio Americano de Guatemala (angle: American School of Guatemala). Ĝi estis la unua privata universitato se temas pri doni fortan emfazon al la teknika kaj teknologia kadro en la lando.
Universitato de la Valo de Gvatemalo | ||
---|---|---|
privata universitato | ||
moto | Excelencia que trasciende Ekscelenco kiu transcendas | |
Informoj | ||
fondodato | 1966 | |
speco | privata | |
Situo | ||
Geografia situo | 14° 36′ 18″ N, 90° 29′ 24″ U (mapo)14.605-90.49Koordinatoj: 14° 36′ 18″ N, 90° 29′ 24″ U (mapo) | |
lando | Gvatemalo | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
| ||
La .gt landkoda domajna nomo estas operaciita de ĉi tiu universitato.
Organizo redakti
La universitato havas 7 malsamajn fakultatojn: Inĝenieristiko, Edukado, Sociaj Sciencoj, Sciencoj kaj Homaj Sciencoj, Dezajno-Novigado kaj Arto, Tutmonda Administrado kaj Komerca Inteligenteco kaj Universitata kolegio.
- Inĝenieristiko
- Edukado
- Sociaj Studoj
- Scienco kaj Homecoj
- Desegna Novigado kaj Arto[1]
- Tutmonda Administrado kaj Komerca Spionado
- Universitata Kolegio (Colegio Universitario)[2]
Rangigoj redakti
En la jaro 2021, UVG okupas la 175-an lokon en la QS Latin American University Rankings de la akademia klasifiko de universitatoj en Latinameriko, kaj unua loko en Gvatemalo antaŭ de la Universitato de San Carlos de Gvatemalo.
Referencoj redakti
- ↑ Design, Innovation & Arts (hispane). Alirita 2023-03-25.
- ↑ Colegio Universitario (hispane). Alirita 2023-03-25.