Buch ĉe Irchel

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Unterbuch)

Buch ĉe Irchel (prononcu: buĥ ĉe irĥl; germane: Buch am Irchel) estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 827 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Buch ĉe Irchel
Blazono de Buch ĉe Irchel
Buch ĉe Irchel
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 32′ 56″ N 8° 37′ 20″ O / 47.54889 °N, 8.62222 °O / 47.54889; 8.62222 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 56″ N 8° 37′ 20″ O / 47.54889 °N, 8.62222 °O / 47.54889; 8.62222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 827
Areo 10,26 km²
Alteco 534 m super marnivelo
Poŝtkodo 8414
Komunumkodo 0024
Mapo de Flaach
vdr

Nomo redakti

 
Fago en la centro de Desibach

"Buch" devenas supozeble de la germana respektive alemana vorto "Buche"/"Buächä" por fago. Fagoj ankoraŭ hodiaŭ estas domina arbo en la regiono kaj estas ankaŭ la simbolo de la komunuma blazono.

Geografio redakti

 
Rigardo al Irchel-Turo

La komunumo Buch ĉe Irchel situas je la suda flanko de la ĵurasa montĉeno Irchel en la Zurika Vinlando. Sur la pinto de la monto je la plej alta punkto de la komunumo je 694 m super la marnivelo troviĝas belvidturo kun rondvido al la Rejno kaj ĝis Ŝafhaŭzo en la nordo.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Oberbuch, Unterbuch, Wiler, Bebikon, Desibach kaj Oberhueb.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Buch ĉe Irchel limas en nordokcidento al Berg ĉe Irchel, en nordo al Volken, en nordoriento al Dorf, en sudoriento al Neftenbach, en sudo al Dättlikon, kaj en okcidento al Freienstein-Teufen.

Trafiko redakti

Buch ĉe Irchel situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Ĝi apartenas al la Zurika Trafik-Unio kaj estas konektita per poŝtaŭto kun Rafz kaj Vinterturo.

Historio redakti

 
Komunuma administrejo
 
Preĝejo

Okaze de konstrulaboroj ĉe la preĝejo oni malkovris romiajn murojn. Unua dokumenta mencio de Buch ĉe Irchel okazis en kroniko de la jaro 1089. Grafo Kuno de Achalm-Wülflingen donacis parton de la vilaĝo kaj la preĝejon al la Monaĥejo Zwiefalten en Virtembergo. En la 13-a jarcento Buch aliĝis al habsburga posedaĵo.

Zuriko transprensis la regadon super Buch ĉe Irchel en la jaro 1761 kaj aligis ĝin al la voktdistrikto Andelfingen.

En la jaro 1855 Buch fariĝis sendependa politika komunumo. Gräslikon, kiu ĝis tiam apartenis al Buch, estis atribuita al la komunumo Berg ĉe Irchel.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Buch.

Eksteraj ligiloj redakti