Unua Kabineto Teleki

Unua Kabineto Teleki estis la dua kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1920 kaj 1921 proksimume 9 monatojn.

Unua Kabineto Teleki
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 19-a de julio 1920 - 14-a de aprilo 1921
Antaŭulo Kabineto Simonyi-Semadam
Sekvanto Kabineto Bethlen
vdr
Ĉefministro Pál Teleki en 1921

Historio redakti

Kabineto Simonyi-Semadam subskribis la Traktaton de Trianon, tial la registaro tuj perdis la fidon. Guberniestro Miklós Horthy nomumis novan ĉefministron Pál Teleki. Li multe strebis por nuligi diversajn armitajn neleĝajn taĉmentojn, krome 2 milionoj da malriĉaj kamparanoj ricevis terpecojn, spite tion la grandaj bienoj restis netuŝitaj. Li kreis leĝon, laŭ tio en la studentoj ricevis kontingenton pri nacieca deveno. Tiu leĝo tuŝis nur la judojn, ja la minoritatoj jam ne estis en signifa kvanto en la lando. En la jarfino la parlamento ne akceptis la buĝeton, Teleki abdikis, sed Horthy ne akceptis ĝin, tial pli nova financministro eklaboris. En 1921 Karolo la 1-a (Aŭstrio) faris nesukcesan puĉon. Rolo de Teleki en la puĉo estas nebula, tamen Horthy nomumis pli novan ĉefministron István Bethlen.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti