Uppsala-DLR Trojan Survey

Astronomia kampanjo

Uppsala-DLR Trojan Survey (UDTS, angle por "Enketo pri Trojanoj de Upsalo kaj DLR") estis astronomia kampanjo por studi la movojn kaj situojn de asteroidoj proksime de Jupitero, precipe la trojaj asteroidoj kaj la asteroidoj, kiujn Jupitero blokas malproksime de Tero. Oni ne konfuzu tiun kampanjon kun la UAO-DLR Asteroid Survey (UDAS), kiu komencis mallonge post la UDST estis terminita.

Ĉi tiu kampanjo estis kunlaboro inter la Universitato de Upsalo (Svedio) kaj la Germana Centro pri Aera kaj Kosma Flugado (Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt, DLR) en Germanio. Estris ĝin Claes-Ingvar Lagerkvist, Gerhard Hahn, Stefano Mottola, Magnus Lundström kaj Uri Carsenty. La observadoj estis plenumitaj de la Eŭropa suda observatorio : la Schmidt-teleskopo de 1 m de diametro de la Observatorio La Silla estis uzita por ekzameni 900 kvadratajn gradojn ĉirkaŭ de la punkto de Lagrange L4 de Jupitero dum la finoj de1996 kaj 1997 por identigi la asteroidojn. Kromaj datumoj estis kolektitaj per la Teleskopo Bochum de 0,6 m de La Silla.

Tiu projekto permesis la malkovron de 62 numerotitaj asteroidoj [1] en 1996 kaj 1997.

Unu el la malkovritaj objektoj, P/1997 T3 (Lagerkvist-Carsenty)[2] estigis disputon : ĝi aspektas kiel asteroido, sed montras kometan voston. Ŝajnas, ke tiu vosto komponiĝas el polvo, laŭ ties aspekto kaj la fakto, ke ĝi direktiĝas al la Suno kaj ne kontraŭdirekte al ĝi.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti