Claes-Ingvar Lagerkvist
sveda astronomo
Claes-Ingvar LANGERKVIST (naskiĝinta en 1944) estas sveda astronomo.
Claes-Ingvar Lagerkvist | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1944 (80-jaraĝa) en Nässjö |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Universitato de Upsalo |
Okupo | |
Okupo | astronomo universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.astro.uu.se/~classe/ |
Li laboras en la Observatorio de Upsalo kaj estas konata por siaj studoj pri la formo kaj la rotaciaj ecoj de la planedetoj.
Li malkovris kelkajn periodajn kometojn el kiuj P/1996 R2 (Lagerkvist) kaj P/1997 T3 (Lagerkvist-Carsenty). (Tiuj kometoj ne ankoraŭ havas numerojn ĉar oni observis ilin nur unu foje). Li observis ankaŭ multenombrajn asteroidojn[1] el kiuj la troja asteroido (37732) 1996 TY68.
Li estis direktoro de la Observatorio Kvistaberg de 1999 ĝis 2007.
La asteroido 2875 Lagerkvist estas tiel nomita en lia honoro.