Urbersdorf
Urbersdorf (hungare Orbánfalu) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Güssing en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.
Urbersdorf | |||
---|---|---|---|
katastra loĝloko de Aŭstrio loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7540 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 228 () [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 3′ N, 16° 22′ O (mapo)47.05833333333316.3725Koordinatoj: 47° 3′ N, 16° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 218 m [+] | ||
Areo | 9,5225 km² ( 952 .25 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Urbersdorf [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 7540
- Telefonkodo: 03322
- Aŭtokodo: GS
- Loĝantaro: 240[kiam?]
Situo
redaktiUrbersdorf situas sur mildaj deklivoj laŭ rojo, de centro de Güssing je 5 km-oj.
Historio
redaktiDum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. Laŭ dokumentoj la vilaĝo jam ekzistis en la 16-a jarcento. En 1643 vivis tie 301 homoj en 64 domoj, en 1787 251 homoj en 36 domoj, en 1804 251 homoj en 35 domoj, en 1828 346 homoj en 46 domoj, en 1857 290 homoj en 47 domoj. En 1858 incendio okazis. En 1910 Orbánfalu havis 377 loĝantojn (plejparte aŭstrojn). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio. En 1971 Urbersdorf aliĝis al Güssing.