Urbodistrikto 2 de Duseldorfo
La urbodistrikto 2 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel Kolonjo aŭ Bonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 7,18 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 62 340 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 8 682 loĝantoj po km². Ĝi situas senpere orente de la urbocentro, la urbodistrikto 1, kaj kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Flingern-Nord, Flingern-Süd kaj (pli norde) Düsseltal.
Urbodistrikto 2 de Duseldorfo | |||
---|---|---|---|
distrikto de Duseldorfo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | urbodistrikto de Duseldorfo | ||
Komunumo | urbo Duseldorfo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 62 340 (fine de 2016) | ||
Loĝdenso | 8 682 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 14′ N, 6° 49′ O (mapo)51.2269444444446.8130555555556Koordinatoj: 51° 14′ N, 6° 49′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 7,18 km² | ||
| |||
En la kvartalo Flingern-Nord interalie situas la sportejoj de la futbala klubo Fortuna Düsseldorf, kvankam la centra stadiono, nomata Merkur Spiel-Arena, situas multe pli norde en la urbo, en la komplekso de la urba ekspoziciejo.
Eksteraj ligiloj redakti
-
strato Kiefernstraße en Flingern-Süd
-
strato Lichtstraße en Flingern-Nord