Asama makako

(Alidirektita el Ursmakako)

La ursmakakoasama makako (Macaca assamensis) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj vivas en Junano kaj Gŭangŝio de Ĉinio kaj ankaŭ en Birmo, Vjetnamio, Barato, Nepalo, Butano kaj Sikimo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Asama makako
Vira ursmakako [1]
Vira ursmakako [1]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Genro: Makako Macaca
Macaca assamensis
M'Clelland, 1840
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Arealo de ursmakako
Arealo de ursmakako
Arealo de ursmakako
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi similas al la resuso, sed estas pli forta ol la lasta kaj malpli granda ol la stumpovosta makako. Ĝi havas dikan kaj longan muzelon, mallongan voston, harvorticon sur la verto kaj malhelbrunan hararon. Ĝi longas 56-65 centimetrojn, pezas pli ol dek kilogramojn, kaj ĝia vosto longas 23-25 centimetrojn.

Vivejo kaj kutimaro redakti

Tiuj orientalisaj kaj palearktisaj makakoj loĝas en densaj arbaroj sur montoj je 700-2 000 metroj super la marnivelo. Ili aktivadas en aro el kelkaj eĉ dekoj kun unu fortika plenaĝa virsimio kiel sia gvidanto. Nokte ili dormas kaj tage serĉass nutraĵojn. Ili manĝas sovaĝajn fruktojn, foliojn, burĝonojn, maldikajn branĉojn kaj florojn, kiujn ili iom maĉas kaj tuj konservas en vanga saketo por remaĉi kaj engluti en libera tempo. Frumatene ili estas plej viglaj. La makako havas vivkutimojn similajn al tiuj de la resuso, sed ĝi estas malpli lerta kaj pli sovaĝa ol la lasta. Ĝi estas facilmova tiel surtere kiel surarbe. Ordinare ĝi iras per la kvar membroj, sed ĝi povas iri ankaŭ per siaj postaj kruroj. Krom vegetaĵoj, ili manĝas ankaŭ insektojn kaj birdovojn. Iafoje ili eĉ amase malsupreniras montojn por ŝteli fruktojn kaj legomojn. Renkontinte malamikojn, ili tuj surgrimpas sur arbojn aŭ sin kaŝas en herbaro. Ili povas pariĝi la tutan jaron. Post kiam la ursmakakino gravedas ses monatojn, ĝi naskas unu idon ĉiufoje. La patrino tre amas sian idon, kiun ŝi ĉiam portas sur sia brusto. Kiam ŝi sin movas per la kvar membroj, la ido do firme ĉirkaŭprenas ŝin je la brusto.

Referencoj redakti

  1. Groves, Colin. (2005) En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 161. ISBN 0-801-88221-4.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti