La Ursulaninoj (mallongigo: OSU = Ordo Sanctae Ursulae) estas katolika ordeno. La komunumojn de monaĥinoj fondis Sankta Angela Merici 1535 en Brescia je la honoro de Sankta Ursulo de Kolonjo. Ĝi evoluis ĝis la plej konata eduka ordeno.

Ursulaninoj
Dinastio
Blazono
Blazono
religia ordeno
Apero 1535 vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Angela Merici vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La fondinto de la ordeno sur portreto de Bartolomeo Altomonte

Historio redakti

La Ursulaninoj estas membroj de virina ordeno, kies unua tasko estas la edukado de knabinoj; fondis ĝin en la memortago de Sankta Katarino Angela Merici. Ŝi naskiĝis en 1470 en Desenanzo kaj mortis en la Sankta Vendredo de 1540. Ŝia sanktuliniĝo estis en 1807.

Ŝia ordeno disvastiĝis disde Brescia ene de Lombardio ankaŭ danke al helpo de Karlo Boromeo, ekde la 17-a jarcento en Franclando danke al Madeleine de Sainte-Beuve (kongregacioj en Toulouse, Bordeaux, Dijon kaj Lyon). Nun la ordeno adoptis la regulon de la Aŭgustenanoj kaj venis pere de Francisko de Sales al Chambery, en 1639 al Kebekio. En la 18-a jarcento ĝi havis pli ol 350 monakinejojn en Eŭropo kaj Ameriko. Eĉ la revolucioj ekde 1789 relative maldamaĝis tiun ĉi ordenon komparite al aliaj.

La plej malnova domo ordena en Germanio estis tiu en Kolonjo (1639), la domo en Prago de 1650/55 estis la plej malnova en la Aŭstria Imperio. En la jaro 1695 la ordenaninoj de Luzern transloĝiĝis al Freiburg im Breisgau kie ili faris modelan lernejon.

Fonto redakti

Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1857, vol 5, p. 569-570 (interrete tie ĉi)

Eksteraj ligiloj redakti