Usona Asocio pri Psikiatrio

(Alidirektita el Usona Psikiatra Asocio)

La Usona Asocio pri Psikiatrio (angle American Psychiatric Association, mallonge APA) estas la ĉefa profesia organizaĵo de nunaj kaj de edukiĝantaj, do estontaj psikiatroj en Usono, kaj estas la tutmonde plej granda organizo pri psikiatrio. La proksimume 36 000 membroj[1] estas precipe, sed ne nur, usonanoj - ankaŭ alilandaj kuracistoj pri psikiatrio povas membriĝi. La asocio eldonas diversajn revuojn kaj broŝurojn: aparte konata publikaĵo estas la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM). La DSM kodigas psikiatriajn kondiĉojn de pacientoj kaj estas tutmonde uzata tutmonde kiel ŝlosila gvidilo por diagnozado de tiaj malordoj - paralele kaj konkurence al la ĉapitro pri psikaj perturboj (ĉapitro F) de la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM, angla mallongigo ICD) de la Monda Organizaĵo pri Sano.

Usona Asocio pri Psikiatrio
profesia asocio • erudicia societo
Komenco 16-a de oktobro 1844 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Agareo

psikiatrio

Fondinto(j) Benjamin Rush vd
Ĉefestro(j) Petros Levounis vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Usona Asocio pri Psikiatrio havas sian sidejon en distrikto Arlington, Virginio[2].

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti