Usona universitato de Bejruto
La Usona Universitato de Bejruto (American University of Beirut, aŭ AUB) estas privata universitato kiu troviĝas en Bejruto, la ĉefurbo de Libano. ĝi estis kreita en 1866 de la Usona misiisto Daniel Bliss. Komence ĝi nomiĝis la "Siria Protestanta Kolegio", sed en 1920 la nomo ŝanĝiĝis al la "Usona Universitato de Beirut".
Usona universitato de Bejruto | ||
---|---|---|
![]() | ||
moto | Ut vitam abundantius habeant Por ke ili havu vivon kaj havu ĝin pli abunde | |
fondodato | 1866 | |
Situo | ||
Geografia situo | 33° 54′ 0″ N, 35° 28′ 56″ O (mapo)33.89996388888935.482283333333Koordinatoj: 33° 54′ 0″ N, 35° 28′ 56″ O (mapo) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 7 572 vd | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• ORCID • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
| ||

La universitato estas eble la plej konata en la Araba mondo, kaj multaj gravaj homoj studis tie. Specife, multaj gravaj Libanaj politikistoj studis en ĝi, inkluzive de la eksa ĉef-ministro Saeb Salam, Walid Jumblatt kaj Fouad Siniora. Ankaŭ studis en AUB la famaj Palestinaj aktivistoj kaj politikistoj Hanan Hashrawi kaj George Habash, kaj multaj aliaj famaj figuroj de la regiono. Kiam oni fondis la Unuiĝintajn Naciojn, la Libana kaj la Siria delegacio ambaŭ konsistis nur el homoj kiuj studis en AUB.