i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Þþanon!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 05:44, 7 dec. 2020 (UTC)Reply

Saluton redakti

Mi petis forigon de artikolo Fajroestingisto en Belgio, ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la bildoj, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp. Mi pretas helpi, sed unue vi devos meti ne tiom longajn kaj laborigajn artikolojn. Dankon.--kani (diskuto) 02:58, 23 dec. 2020 (UTC)Reply

Jes, mi povas korekti kaj faros tion lunde: tiu estas mia korektotago. Tamen, mi forigos grandajn partojn, se la laboro estos troa. Eble necesos, ke vi ne estu tiom ambicia kaj faru pli mallongajn kaj zorgitajn artikolojn.--kani (diskuto) 23:10, 23 dec. 2020 (UTC)Reply

Mi relegxis mian tekston pri Juna_fajroestingisto_en_Francio.

Konsiloj redakti

Mi konsilas al vi legi artikolojn en Vikipedio, rigardi kiel ili aperas grafike ktp. Vi bone faris ne enmetante tro longajn artikolojn, sed tute neniel utilas meti novajn artikolojn, dum la jam metitaj estas ankoraŭ en malbona stato. Ekzemple vi devos atingi nuligon de ĉiu ruĝa ligilo aŭ averto. Tiam ni povos paroli pri la plibonigo de tiuj artikoloj, kvankam certe via lingvonivelo estas nun multe pli bona: certe vi relegis la tekston antaŭ ties enmeto. Tamen dum la grafika prezento estos kaosa, mi petos ties forigon. Kvalito de artikoloj pli gravas ol la kvantonombro.--kani (diskuto) 02:28, 25 dec. 2020 (UTC)Reply

Helpo pri Vikipedio redakti

Saluton Þþanon! Mi pensas, ke vi bezonas helpon por krei kaj redakti artikolojn en Vikipedio. Jen bona kurso en la franca lingvo: WikiMOOC. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 07:50, 25 dec. 2020 (UTC)Reply

redakti

Mi relegxis iomete la artiklon "Petite-Synthe". Mi ne relegxis la artiklon "Historio de Krakovo".Þþanon (diskuto) 17:49, 27 dec. 2020 (UTC)Reply