i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Boris-Antoine LEGAULT!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 07:14, 30. Nov 2005 (UTC)


Vi elprenis multajn faktojn ĉe Protokolo de Kioto. Mi remetos ĉion, se vi ne klarigas la kialon. Narvalo 19:13, 15. Dec 2005 (UTC)

Mi relegos, kiujn informoj vi forprenis, certe inter ili estis ankaŭ personaj aldonoj. Faktojn mi tradukis laŭ nacia gazeto. Mi iam kontrolos ilin. Narvalo 18:02, 2. Apr 2006 (UTC)

Wikimedia Canada redakti

Hi there! I'd like to invite you to explore Wikimedia Canada, and create a list of people interested in forming a local chapter for our nation. A local chapter will help promote and improve the organization, within our great nation. We'd also like to encourage everyone to suggest projects for our national chapter to participate in. Hope to see you there! -- en:user:zanimum

Kara Boriso redakti

Kiel vi trovis min ? Teresto 02:48, 16. Apr 2006 (UTC)

  • Tute hazarde! Mi scivolemis pri la lastaj ŝanĝoj kaj vidis vian nomon). Mi ankaŭ estas lernante vikipediumadon...

Kara

Legu artikolon esperantidoj bonvole.Roberto 04:00, 16. Apr 2006 (UTC)

Skribado de nomoj redakti

Saluton Boris, en Vikipedio okazis baloto pri skribmaniero de personaj nomoj. Tiu ĉi afero ankoraŭ ne estas finita. Ni nuntempe ŝanĝas ĉiujn familiajn nomojn de personoj el majuskla formo al minuskla formo. Tio signifas, ke ie en artikoloj vi povas trovi ankoraŭ ne minuskligitajn formojn. Sed ankaŭ tiaj nomoj estos ŝanĝitaj, do poste, kiam la tuta afero estos preta, ni havos ĉie minusklajn formojn. Do kiam mi ŝanĝis vian artikolon al minuskla formo, tio estas en ordo. Ankaŭ nomoj de kanadaj esperantistoj estos minuskligitaj, samkiel en ĉiuj artikoloj, kie ankoraŭ restas fari tion. Do venontfoje jam kreu artikolojn kun minuskla titolo, ĉu? Vikie Petro 16. Apr 2006 05:40 (UTC)

Mi jam korektis ĉiujn nomojn de kanadaj esperantistoj, kiuj estis en la artikolo pri ili. Petro 16. Apr 2006 05:56 (UTC)

Bone, dankegon! Boris-Antoine LEGAULT

Pri iĉ kaj iĉisma ŝablono redakti

Saluton al vi Internaciulo!

Nu, mi gratulas vin pro kuraĝa uzo de iĉ en via vikipedia hejmpaĝo ;)

Mi ankaŭ ŝatas la ideon de ŝablono pri iĉismo. Mi supozas ke vi ĝin kreis? Mi fakte ĵus kreis ŝangetitan version kiun mi metis en mian hejmpaĝon Boris-Antoine LEGAULT. Miaopinie almenaŭ en la ŝablono eble pli bonus uzi la vorton "iĉuzismo" (aŭ eble "iĉ-uzismo") ol "iĉismo" ĉar ĝi laŭ mi pli precize klarigas la "iĉisman" vidpunkton. Pro tio mi nomis mian ŝablonon jene : Ŝablono:Uzanto Iĉuzismo. La nura ŝanĝo en la ŝablono estas nova bildo kiun mi kreis (uzo de la virsigno laŭ mi povus konfuzigi tiujn kiujn ne konas iĉismon -- en la nova bildo la ina kaj iĉa simboloj estas verdaj pro rilato al la lingvo Esperanto kaj estas ankaŭ simbolo de spegulo inter la seksaj simboloj por pensigi pri la simetrio celata de iĉ-uzantoj).

Kion vi opinias?

kunlaboreme, Boris-Antoine LEGAULT

Hola! Dankon pro via bildo. Ĝi ja estas pli taŭga (eble iom tro granda!?). Mi enmetis ĝin ĉi-tie inter la ceterajn skatolojn. Ekde mia vikipediiĝo (somero 2005), mi ofte vigle diskutis kun aliaj (kelkfoje malprave) pri seksegaleco (vidu Vikipedio:Babilejo/ge- in- vir- aktoro kaj Diskuto:Johnny Depp. Tiaj diskutoj estas senfinaj kaj konfuzigitaj. Oni ne interkonsentas kaj solvon oni ne eltrovas. Pro tio, mi opinias ke la iĉ-uzo povus solvi la aferon kaj daŭre respektas la Zamenhof-an lingvon. Homaro ŝanĝiĝas, esperanto nepras ŝanĝiĝi, sed sen perfido kontraŭ Fundamento. Eĉ se oni ne deziras seks-egalecon, la iĉa sistemo riveliĝas evidente pli praktika. Mi opinias ke Zamenhof, se li nuntempe junaĝis, konsentus. Estus brile se esperanto povus ekzempli al naciaj lingvoj la seksegalecon!

Alie, saluton al Kebekio! Estas tro da eŭrocentrismo en vikipedio (ankaŭ pro mi). Ni bezonas azian, afrikan, amerikan vidpunktojn. Ĝis la retajpo! --Internaciulo 14:00, 16. Apr 2006 (UTC)

Vidu en mia diskutpaĝo!

substantiva gramatiko redakti

Kara viki-kolego,

mi legis vian kontribuon en la diskutejo, kaj mi ne opinias, ke via subteno de -iĉ- pereigos Esperanton. Kontraŭe mi ja opinias, ke via lingvouzo "iĉ sufikso" estas forte kontraŭa al la tradicia Esperanto, kaj povas kaŭzi miskomprenojn. En tradicia Esperanto oni diras "sufikso iĉ" (same kiel "sinjoro Legault"; eble kun citiloj ĉirkaŭ "iĉ"). La gramatiko de "iĉ sufikso" nun emas disvastiĝi, eble pro influo de la angla lingvo, sed ĝi konfuzas, ĉar ĝi havigas al la formo "substantivo + substantivo" du signifojn (la unua determinas la duan, aŭ inverse).

Vi ne nomus vin "Legault sinjoro", ĉu?

Sincere, Umberto 19:37, 17. Apr 2006 (UTC)

Boris-Antoine, dankon pro via respondo. Mi opinias, ke oni respondu viki-diskutojn en la diskut-paĝo de la sendinto, por ke tiu estu aŭtomate atentigita. Via ideo, kopii la antaŭan mesaĝon, estas tre bona.
Por meti tempo-stampon vi subskribu per kvar tildoj (~~~~). Tio aldonas vian nomon kaj la tempon.
Havu belan tagon! Umberto 15:45, 22. Apr 2006 (UTC)

Nu, mi provu do: --Boris-Antoine LEGAULT 02:28, 24. Apr 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 19:52, 29. Okt 2006 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita! redakti

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Boris-Antoine LEGAULT 01.JPG. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:17, 22 sep. 2018 (UTC)Reply