Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Salatonbv (diskuto) 15:07, 19 Dec. 2015 (UTC)

Peto por diskuto pri alinomo redakti

Kara CEM-air, mi vidis, ke vi alinomis kelkajn artikolojn sen diskuto. Estas rekomendite, ke oni diskutu antaŭ ŝanĝi titolojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, krom se titolo estus absoluta eraro. Ekzemple, mi pensas, ke El Porvenir al El Porvenir (Chiapas) estas iomete polemika movo. Mi pensas ke Uzanto:ThomasPusch ankaŭ memoras la kialon de la titolado de komunumoj de Meksiko (ni havis historiajn diskutojn ĉe Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/1#Helpopeto_por_alinomi k Kategorio-Diskuto:Komunumoj de Meksiko). Alie, bonvenon al Vikipedio. --Salatonbv (diskuto) 15:27, 19 Dec. 2015 (UTC)

Saluton CEM-air. Pri nomoj de administraj unuoj: La simpla ideo estas, ke artikola titolo estu tiom mallonga kiom eblas kaj tiom longa kiom necesas - rilate al la nuna esperantlingva vikipedio. Do: Se ekzistas nur unu esperantlingva artikolo "El Porvenir", la artikolo nomiĝu "El Porvenir" - negrave ke en la mondo ankoraŭ ekzistas aliaj municipoj kaj vilaĝoj kaj gazetoj ktp. kun tiu nomo. Se ne ekzistas pli ol unu esperantlingva artikolo se sama titolo, ne necesas pli konkretigi la lokiĝon per aldono inter krampoj. Kiam kreiĝas dua artikolo de sama titolo, tiam sencas alinomigi ekzemple de El Porvenir al El Porvenir (Chiapas) (nur tiam!). Kaj aldone tiam sencas mencii en ambaŭ artikoloj la ŝablonon {{tiu-ĉi artikolo}}, kun mencio de la alia paĝo, kaj indas meti alidirektilon. Se la temo de unu el la du artikoloj estas multege pli konata ol la alia - ekzemple unu estas mondkonata urbego, la alia vilaĝeca municipo, kiel San Francisco en Usono kompare al San Francisco en la departemento Atlántida de Honduro, tiam la baza titolo uzeblas por la urbego, kaj se kreiĝas artikoloj pri "aliaj San Francisco-j", tiam estu apartiga listo kun titolo "San Francisco (apartigilo)". Se la temoj de ambaŭ (aŭ pluraj artikoloj) estas proksimume same konataj, tiam la simpla titolo estu la apartigilo kaj la unuopaj artikoloj titoliĝu per la simpla titolo plus konkretigo inter krampoj (kaj ankaŭ en duba kazo estu tiel). Por montri ekzemplon, mi aparte ĵus kreis ĝerman artikolon pri la municipo El Porvenir (Honduro), metis la ŝablonon {{tiu-ĉi artikolo}} kaj metis apartigan artikolon. Nun (kaj nur nun) pravigeblas la alinomigo de El Porvenir al El Porvenir (Chiapas) ... kaj tutĝuste eblus atentigi ke artikola nomo "El Porvenir (Meksiko)" fakte sufiĉus. Neniam estos vikipediaj artikoloj pri ĉiuj temoj en ĉiuj lingvoj, kaj eblas "ampleksigi la reton de artikolaj titoloj" per titolaj alinomigoj - en kazo de neceso, nur tiam. Ĉu vi sekvas la ideon? ThomasPusch (diskuto) 07:21, 20 Dec. 2015 (UTC)
Pri viaj ĝis-nunaj alinomigoj de personaj nomoj laŭ la ekzemplo de Miguel Angel Gonzalez Alfonso al Miguel Ángel González Alfonso (meto de supersignoj) vi kompreneble tute pravas, pri tio estas neniu diskuto. Mi esperas ke vi komprenas mian intencon ne bremsi vin, sed montri la ideon de artikolaj titoloj kiu kutimiĝis en tiu-ĉi vikipedio. Sincere, Thomas