i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Csandrocampos!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi DidiWeidmann 21:16, 7. Sep 2009 (UTC)

Saluton kaj birdoj redakti

Saluton, sandro campos, ĉu vi bonvolus kontakti min por paroli pri kunlaborado pri birdoj en Vikipedio? Mi vidis ke vi ĵus enmetis du tiajn artikolojn. Nur klaku ĉe mia subskribo kaj kiam aperos mia paĝo iru al diskuto kaj lasu tie vian kontakton aŭ eĉ retadreson, mia estas saliko69 ĉe hotmail.com --kani 19:23, 3. Jan 2010 (UTC)

Tradução:
Olá, Sandro Campos, poderia por favor contatar-me para conversarmos sobre colaboração sobre pássaros na Wikipédia? Vi que criou dois artigos do tipo. Clique em minha assinatura e quando aparecer minha página, vá à discussão ("diskuto") e deixe seu contato ou mesmo um e-mail, o meu é saliko69 em hotmail.com.
Sandro, o editor Kani está preocupado com alguns acertos que precisa fazer nos artigos sobre pássaros, principalmente com relação à nomenclatura e à taxonomia. Coloca-se à sua disposição para discutirem uma tarefa em conjunto. E eu coloco-me à disposição para facilitar essa comunicação entre vocês, caso entenda que a questão do idioma é um obstáculo para a discussão. Se quiser me responder, pode clicar em "diskuto" na minha assinatura, ou responda aqui mesmo, que serei notificado. Obrigado. CasteloBrancodiskuto 01:06, 9. Jan 2010 (UTC)

Mi ĵus travidis la artikolon kaj konstatis, ke vi forgesis enmeti la esperantan ligon en almenaŭ unu el la alilingvaj artikoloj: franca, portugala aŭ angla. Mi faros jam, sed ne forgesu fari tion. Ĉu vi scias ĉu vi forgesis fari tion en alia artikolo? Sciu ke tiele la esperanta artikolo restus izolita. Due: mi vidas ke en la taksono vi ankoraŭ uzas la latinan nomaron, mi anstataŭis en tiu artikolo per la esperanta. Nur la genro restu latine ĉar la sciencaj nomoj de genro kaj specioj estas internaciaj. Ĉe Pipilo vi same forgesis. Alia plibonigo kiun vi povas aldoni al la artikoloj pri birdoj: estas ŝablono, rigardu en la artikolo Pipilo, vidu la efikon sube kaj en la redakto paĝo kion vi devas kopii por ke aperu tiu suba tabelo.--kani 20:52, 20. Jan 2010 (UTC)

Alia afero: mi ekis vian paĝon de vikipediisto. Se vi iras laŭ dekstra marĝeno de Ĉafpaĝo al Novaj artikoloj en Vikiejo vi trafos la lastajn enmetitajn artikolojn kun kiu metis ilin kaj vi povas iri al iliaj vikipediistaj paĝoj (ankaŭ al via) kaj vidi aliajn. Eble vi volos pligrandigi vian vikipediistan paĝon. En la listo de artikoloj ĝis nun vi aperis ruĝe, nun blue.--kani 20:59, 20. Jan 2010 (UTC)
Atentu. Blaŭa ne ekzistas en Esperanto, mi supozas, ke vi volis tajpi blua!--kani 22:45, 21. Jan 2010 (UTC)

Caatinga redakti

Kara Csandrocampos, En la angla traduko, mi trovis "Caatinga is pronounced 'ca-tin-gaa'". Mi ne scias se tio veras. Do mi supozis/supozas ke la lasta aa estas longa kaj do konservenda. La unua a oni ne ripetu ĉar ĝi ŝajnas (fonete) mallonga. Sed tiaj aferoj vere ne gravas por mi. Estas bedaŭrinde ke ne ekzistas Akademio (ĉu ĝi ekzistas ?) kiu publikigas oficialajn listojn de sciencaj, geografiaj, ...terminoj. Aŭ, almenaŭ, mi volus konsulti tiujn listojn, sed ne povis trovi ilin ĝis nun. Mi tre malŝatas diskuti pri terminoj. Ĉar ĉiu pensas pravi.Korajn salutojn.--Forstbirdo 20:24, 9. Feb 2010 (UTC)
Kara Csandrocampos, Estu do Kaatingo, ne gravas. Oni ne povas scii kio jam estas proponita. Sed mi nur demandas min kial Monato parolas pri "Belgio", dum Zamenhof skribis "Belgujo". Sed sufiĉas. Korajn salutojn. --Forstbirdo 21:43, 9. Feb 2010 (UTC)