i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Gavialisto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 18:01, 14 jan. 2021 (UTC)Reply

Dankon! Mi esperas, ke mi povos pligrandigi la Esperantan Vikipedion por ke ĝi iam havu pli ol 300 000 artikolojn! Gavialisto (diskuto) 21:14, 14 jan. 2021 (UTC)Reply

Saluton kaj bonvenon al Vikipedio. Ankaŭ gratulon pro via entuziasmo. Tamen la nombro de artikoloj kaj la celo de 300 000 artikoloj ja gravas, sed ne tiom kiom la kvalito de la Vikipedio. Tiukadre ni ne urĝu: ni certe atingos la 300 000 artikolojn, sed tiuj devas esti certaj artikoloj. Estas regulo ke nepras almenaŭ tri kompletaj frazoj kaj kelkaj ligiloj. Vi enmetis kelkajn artikolojn kun nur unu frazo. Tio ne indas. Mi plibonigis kelkajn el viaj unuaj artikoloj, sed tion mi ne faros ĉiam. Vi mem devas meti malpli da artikoloj kaj almenaŭ iomete pli ampleksajn. Dankon. Mi helpos vin ĉiuokaze.--kani (diskuto) 22:11, 18 jan. 2021 (UTC)Reply
Mi ne sciis, ke tiu regulo ekzistas. Dankon pro sciigi min. Mi provos fari pli bonajn artikolojn en la estonteco. Gavialisto (diskuto) 00:04, 19 jan. 2021 (UTC)Reply
Dankegon.--kani (diskuto) 00:47, 19 jan. 2021 (UTC)Reply