Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --BonvenonBot 16:11, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankon pro via korekto "Ĉu germanlingva filmo?! Ĝi estis sensona!" en la artikolo Danielius Dolskis. Necesas profunde fosi en pri-kinaj datumaroj por ekscii ke la filmo estis sensona, kaj ĉe iuj sensonaj filmoj estis videbligataj skribaj mesaĝoj en origina filma lingvo... Mi tamen ne scias ĉu estas iuj skribaj notoj en la filmo "Der Adjutant des Zaren", ne mem vidis la filmon de 1929, kaj tial tute konsentas pri forpreno de la adjektivo germanlingva. Ĉu vi vidis la filmon?

Salutas ThomasPusch (diskuto) 08:59, 4 Sep. 2012 (UTC)

Ne, bedaŭrinde mi ne vidis la filmon, sed mi ege volas vidi ĝin. Mi nur posedas reklamprospekton pri ĝi. Mi aĉetis la prospekton pere de eBay, kun espero trovi iun foton de Dolski, sed mi ne sukcesis... Cetere, ĉu vi scias kie en Germanio oni povas trovi arkivon de filmoj? - JohnnyWiki (diskuto) 13:12, 4 Sep. 2012 (UTC)