i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Kolegarano!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Artikoloj redakti

Saluton kara! Vi kreas artikolojn pri Italio kaj tio estas laudinda afero. Sed ne forgesu ke por efika ilia uzado fare de legontoj, necesas ĉiam aldoni kategoriojn, intervikiojn kaj vikiigi ilin. Krome mi sugestas al vi uzi ŝablonojn kiel informkesto homo, referencoj ktp.RG72 (diskuto)

Saluton redakti

Kaj gratulon pro artikoloj pri Italio. Tamen mi jam trafis kelkajn viajn artikolojn tro mallongajn (foje nur unu frazo, sed oni postulas almenaŭ tri) kaj sen internaj ligiloj (oni postulas ankaŭ tion). Mi klopodis iel solveti tion. Por unu el ili ne ekzistas korespondo eĉ en la itala mem. Do, temas pri persona kreo. Mi konsilas al vi pli konatajn aferojn aŭ pli facile troveblajn. Se vi tradukas artikolon kiu ekzstas nur en la itala, nur italoj povos vidi, ke ekzistas tio ankaŭ en Esperanto. Se vi tradukas artikolon kiu ekzistas en dek aŭ dudek lingvoj, parolantoj de ĉiuj tiuj lingvoj povos vidi, ke ekzistas tio ankaŭ en Esperanto. Ĉiuokaze mi restas je via dispono, kara kolego Koleganaro.--kani (diskuto) 00:00, 5 feb. 2019 (UTC)Reply