Uzanto-Diskuto:Eriko Abrahamo

(Alidirektita el Uzanto-Diskuto:Lazaro eriko)
Latest comment: antaŭ 5 monatoj by Kani in topic Alilingvaj ligiloj
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Eriko Abrahamo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  —JabieroKubo (diskuto) 23:25, 30 maj. 2019 (UTC)Reply

Uzanto skatolo Kristanismo redakti

Saluton Lazaro bonvenonn al vikipedio kara amiko.
Mi proponas al vi aldoni la uzantoskatolon {{Uzanto kristano}} ĉar mi scias ke vi estas kristano!
  JabieroKubo (diskuto) 10:22, 12 mar. 2019 (UTC)Reply

Rafał Wojasiński redakti

Saluton Lazaro eriko! Mi alinomis vian artikolon "Rafał Wojansiński" al "Rafał Wojasiński", ĉar montriĝis en la pola vikipedio, ke "Rafał Wojansiński" ne ekzistas dum "Rafał Wojasiński" ekzistas. --Dominik (diskuto) 03:35, 1 dec. 2019 (UTC)Reply

Merzak Bagtache redakti

Saluton Lazaro eriko! Mi alinomis vian artikolon "Merzag Bagtache" al "Merzak Bagtache", ĉar montriĝis per Google-serĉado, ke "Merzag Bagtache" ne ekzistas dum "Merzak Bagtache" ekzistas. --Dominik (diskuto) 03:40, 1 dec. 2019 (UTC)Reply

Koran dankon amiko, mi apenaŭ ekverkas ĉi tie, sed mi klopodos plibonigi mian verkadon por Vikipedio.

Saluton redakti

Kaj bonvenon. Mi rekomendas al vi ne malŝpari energion por artikoloj kiuj nek temas pri Esperanto nek estas ligeblaj al aliaj lingvoj. Por la unuaj kompreneble estas malfacile krei ilin en aliaj lingvoj, do ĉio estas en ordo. Sed por la duaj eblas krei ilin en aliaj lingvoj, ekzemple Revuo Signo en la hispana aŭ Merzak Bagtache en la franca. Krome estas ege ampleksa kampo por kreado de artikoloj pri kubaj temoj: historio, geografio, naturo, kulturo ktp.--kani (diskuto) 20:03, 2 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton kaj koran dankon amiko, mi klopodos plibonigi kaj pligrandigi mian verkadon por Vikipedio.
Dependas de esperantistoj mem ĉu la vikipediaj artikoloj pri Zamenhof kaj Esperanto estos pli ofte konsultataj ol kutime en la diverslingvaj versioj de Wikipedia. Necesas ankaŭ revizii kaj aktualigi la tiutemajn artikolojn en diverslingvaj versioj de Wikipedia. Ŝajnas ekzemple ke la okcidenta panĝaba versio estus lingve malbona.--Alifono (diskuto) 20:35, 16 dec. 2020 (UTC)Reply

Unua Ĝenerala Asembleo de ELiSo redakti

Kara ni volas partopreni en la Unua Ĝenerala Asembleo de ELiSo en la nacia sidejo de KEA, ĉu vi povas ĉeesti? Teknike ĉio povus esti preta por tion fari kvankam la reto daŭre estas malrapida  .   JabieroKubo (diskuto) 01:48, 24 apr. 2020 (UTC)Reply

Alilingvaj ligiloj redakti

Saluton kaj gratulon pro ĵus kreitaj artikoletoj. Bonvolu ligi ilin al aliaj lingvoj pere de la fako "Aldoni ligilojn" maldekstre malsupre. Dankon.--kani (diskuto) 21:47, 14 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la uzanto-paĝo de "Eriko Abrahamo".