i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Minorax!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 07:47, 20 maj. 2019 (UTC)Reply

Changing of .png -> .svg redakti

Hi 大诺史 ! I came across your request for "Changing of .png -> .svg" - I don't know if anyone already did the job. Anyway, the normal place for asking for it is: Vikipedio:Roboto/Laboroj. All the best to you. --Dominik (diskuto) 10:08, 28 nov. 2019 (UTC)Reply

@Dominik: Is that a page for a bot request? 大诺史 (diskuto) 11:06, 4 dec. 2019 (UTC)Reply
Yes, it is. --Dominik (diskuto) 11:29, 4 dec. 2019 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Minorax! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:30, 27 apr. 2021 (UTC)Reply