i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Nigrastelo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange 17:53, 17. Mar 2004 (UTC)

Tamen atentu ne enmeti reklamon en la vikipedion. Mi ne trovas la artikolon pri Polar vere enciklopedieca. AL.

Mmmh ! Mi provis iom vikiigi vian artikolon pri PEK, sed mi estas tute perpleksa pri via titolo la diferenco inter komenci kaj komenciĝi, kaj inter fini kaj finiĝi. . Estas tute malverŝajne ke iu kiu interesiĝus pri la temo trovu la artikolon kun tia titolo. Titoloj devas esti koncizaj kaj eniri en iun siteman ordigon. Bonvolu esplori pri aliaj lingveroj (ja ekzistas iuj artikoloj pri tiaj). Mi sugestas titoli la artikolon -iĝ kaj via kontribuo fariĝos paragrafo post enkonduka paragrafereto (Vidu ReVo:igx ). Arno Lagrange  11:04, 13. Maj 2004 (UTC)
Pri CNT mi ja interesiĝas. Bonvolu redakti artikolon. Mi ne kutime aŭskultas liberacan radion (kvankam ni havas en Tuluzo : Canal-Sud kun semajna esperanto-elsendo : Esperanto-magazino de Tuluzo kun partopreno de Floréal MARTORELL kaj aliaj), sed mi havas iom vastan bibliotekon pri la historio de la socia movado (La Pariza Komunumo, la Hispana enlanda milito, Majo 68-a, ktp. ). Mi iom post iom envikipediigos ĉion tion. Arno Lagrange  12:48, 13. Maj 2004 (UTC)