Saluton,

rimarkeblas ke vi en iuj artikoloj dum la lastaj horoj ([1]) provis anstataŭigi la vorton "romalo" per "cigano". La vorto cigano tamen ne ekzistas en Esperanto. Supozeble via intenco estas aludi al la vorto Romaneroj. Tamen atentu, ke en Esperanto la vorto romalo ne havas negativan asociigon, ne estas pejorativa, kaj tial sen risko de ofendo eblas diferencigi inter romaneroj, sintioj kaj kaleoj - grupigante ilin ĉiujn sub la vorto "romaloj".

Bonvolu ne plu disvastigi la ne-ekzistantan (kaj ne-necesan) vorton "cigano" en la esperantlingva vikipedio.

Sincere,

ThomasPusch 07:49, 22. Apr 2010 (UTC)

PS: Est-ce que tu comprends l'explication? Do you understand the explanation? Verstehst du die Erklärung?

PS2: Se vi volas reagi, tiam mem verku reagon, sed nepre ne ŝanĝu miajn frazojn. Tordi la eldirojn de iu tiel ke ekestas tute alia, eĉ mala, signifo estas malhonoriga ago.

Ŝanĝi vortojn de alia persono estas falsigo. Bonvolu estimi aliajn aŭ mi forbaras vin. Narvalo 20:24, 22. Apr 2010 (UTC)

Mi forbaris vin por unu semajno. Bonvolu priatenti admonojn de alaij uzuloj. Vikipedio ne estas via propraĵo en kiu vi povas verki laŭ viaj propraj opinioj ignorante opinion de aliaj kunlaborantoj en komuna projekto kiu funkcias laŭ komune interkonsentitaj reguloj (neŭtrala vidpunkto, uzo de korekta Esperanto, ktp. ) Arno Lagrange @ 06:34, 23. Apr 2010 (UTC)
PIV kaj Reta vortaro havas 'Cigano' ( ReVo  cigano en ReVo ) kiel normala nomo por "Homo el vaganta gento devena el Hindujo, konata en Eŭropo sub diversaj nomoj". Nur iuj homoj estas rasistaj kaj eble en iliaj buŝoj la vorto estas dirata kun malamo. Tamen la vorto mem ne estas rasista. Bonvolu ne trudi en Vikipedion viajn lingvajn inventaĵojn ignorante la komunan uzon de lingvo kun dekmiloj da parolantoj de 120 jaroj. En Esperanto 'romao' ekzistas, 'romalo' kaj 'romalio' ne. AL @ 07:10, 23. Apr 2010 (UTC)