Leonhard Frank redakti

Saluton, Rughulo. Dankon pro via nova artikolo. Sed bedaŭrinde estis evidenta tajperaro en ĝia titolo. Mi jam korektis ĝin al Leonhard Frank kaj poste eĉ korektis ĉiujn esperantajn literojn. Nun ankoraŭ mi provos iel aranĝi la strukturon de la artikolo. Tial mi markis ĝin supre per ŝablono "redaktas". Dume mi petas, ke vi ne tuŝi ĝin, por eviti tiel nomatan redaktokonflokton. --Tlustulimu (diskuto) 11:38, 16 jul. 2021 (UTC)Reply

(+) Dume mi markis ĝin kiel polurindan artikolon. - Ĉu vi uzas komputilojn sen esperantaj literoj? --Tlustulimu (diskuto) 11:38, 16 jul. 2021 (UTC)Reply

paĝo pri Dima Ŝevĉenko redakti

Vi afable aldonis informon pri la Trinkejo. Samtempe vi - supozeble erare - forviŝis la informkeston pri Dima. Mi petas ke vi restarigu tiun. (Se nenio alia funkcias, kopiu/notu vian ŝanĝon, reiru al la versio de Yvesn (kiu ja ankoraŭ enhavas la informkeston), kaj en tiu versio denove metu vian ŝanĝon. Dankon. UNiesert (diskuto) 19:24, 10 nov. 2022 (UTC)Reply

Kara Ursula , Mi tute ne konsiis ke mi forvishis " informkeston " pri Dima.
Nur la unufrazan informon de trinkvespero mi aldonis . Rughulo (diskuto) 20:53, 10 nov. 2022 (UTC)Reply
Mi jam aranĝis tion.--kani (diskuto) 12:57, 14 nov. 2022 (UTC)Reply

Diskuto pri forigo de artikolo redakti

Saluton, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:23, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)Reply

Kara S-ano Thomas Pusch
Certe ekzistis kaj ekzistas ankau rasismo en la E-movado .Fontindikoj kaj historiaj pruvoj, dokumentoj ja abundas.
S-ane Dieter Rooke 2A02:AA10:E984:8880:6D6A:396C:8A9:330C 15:54, 5 okt. 2023 (UTC)Reply