Leonhard Frank

germana verkisto

Leonhard FRANK (naskiĝis 4-an de septembro 1882 en Würzburg, Germanio; mortis 18-an de aŭgusto 1961 en Munkeno) estis germana verkisto. Li famiĝis kiel verkisto de socialismo kaj pacismo. Lia stilo estis preciza, sobra kaj kunligita kun klasa aparteno de protagonistoj kaj influita de ekspresionismo.

Leonhard Frank
Persona informo
Leonhard Frank
Naskiĝo 4-an de septembro 1882 (1882-09-04)
en Vircburgo
Morto 18-an de aŭgusto 1961 (1961-08-18) (78-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Nordfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Charlott Frank • Elena Frank vd
Infanoj Andre Gunder Frank vd
Profesio
Okupo scenaristodramaturgoverkisto vd
Verkado
Verkoj Michaels Rückkehr ❦
Deutsche Novelle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis la kvara filo de geedzoj de meblofaristo Johan Frank kaj edzino Marie Bach. En infanaĝo li frekventis la evangelian bazlernejon en Würzburg Münzstr. 19, de 1889 ĝis 1896. Poste li eklernis profesion de bicikloriparisto. Dumtempe li laboris en laboratorio kiel asistanto. En 1904 li enskribiĝis en art-pentrarta akademio en Munkeno post akiro de stipendio. Li ligiĝis al bohemia rondo de kvartalo Schwabing kaj kun Otto Gross k.a. li vizitis la faman monton Verita en svisa urbo Ascona.

Foje li loĝis en komunumo de artistoj kun lirikisto Johannes Becher - la posta kulturministro de GDR. En 1910 li transloĝiĝis al Berlino, kie li enamiĝis kun Lisa Ertel (Luise Elisabeth Erdelyi) kaj edziĝis en februaro 1915. Li trovis aktivistojn en artista rondo de novaj "patosuloj" kun Kurt Hiller, Jakob von Hoddis, Georg Heym, Ernst Blass k.a. En literaturaj gazetoj Schaubühne kaj PAN li publikigis rakontojn. En 1914 sukcesis lia romano: "La rabista bando". Li ricevis premion de 1000 germanaj markoj (regnaj markoj) kiel premio de Fontane.

En 1915 post eksplodo de unua mondmilito okazis incidento. La socialdemokrata ĵurnalisto Felix Stössinger publike laŭdis la dronigon de militŝipo RMS Lusitania fare de germana submarŝipo SM U 20. Pro la atako pereis 1198 maristoj. Leonard Frank ekfurioziĝis kaj tial vangofrapis la ĵurnaliston. Pro tiu delikto li devis elmigri Svislandon. Ĉi tie li finis sian novelon: "La kaŭzo" la enhavo pledas por abolo de mortpuno. Krome li verkis plurajn novelojn kontraŭ milito. Sub titolo "La homo ja estas bona", tiu ĉi verko estis kompreneble malpermesita en Germanio. Sed pacistoj kaŝe disvastigis ĝin. Fama aktorino Tilla Durieux en Berlino antaŭ 300 aŭskultantoj publike legis el tiu libro. Ĝi tiel forte kortuŝis ĉiujn, ke preskaŭ okazis manifestacio sur placo de Potsdam. Unu el la aŭskultantoj estis Käthe Kollwitz.

En jaro 1918 novembro enmanigis aŭtoro Heinrich Mann la literaturan premion Kleist al L. Frank. En la munkena konsilia respubliko L. Frank kunlaboris kun la registaro sub Kurt Eisner kaj Gustav Landauer. Dumtempe li membris en konsilantaro de soldatoj kaj kamparanoj. Li vundiĝis dum la perforta renverso de la ruĝa registaro. Li reveturis al Berlino, kie li plu daŭris kiel sendependa verkisto ĝis 1933. Lia unua edzino mortis en 1923 - okazaĵo kiu dronis lin en psikan krizon.

Li retrovis sian forton en kultura scenejo de Berlino, ekz. en kafejo Eden proksime de Zoo-placo. Frank engaĝis sin en solidara helpservo por laboristoj (IAH) de Willi Münzenberg kaj la rondo de grupo 1925 kun R. Becher, Alfred Döblin, Bertoldt Brecht.

En 1928 li estis alelektita membro de "prusa akademio de arto". En 1929 li denove edziĝis al Elena Maquena Pewsar tradukisto el Kievo-Odeso kaj naskiĝis ilia filo Andreas. Ekde 1928 li verkadis kin-dramojn: elstara estis lia realigo de "La murdisto" de Dimitri Karamasoff. Ĉefprotagonistis: Fritz Keutner. Li kunlaboris por la pacista filmo "Nenies lando" sub reĝisoro Victor Trivas, kun muzikaranĝo de H. Eisler, kaj aktoro E. Busch. La filmo provokis akran kritikon de naciisma registaro el Weimar kaj finfine estis malpermesita.

Komence de jaro 1933 pro enpotenciĝo de nazia reĝimo li fuĝis unue al Munkeno kaj poste al Zuriko, Londono, kaj Parizo. Lia verkaro estis bruligata la 10-an de majo 1933. S-ro Gottfried Benn ekskludis lin el la prusa akademio. En novembro L. Frank perdis eĉ sian germanan civitanecon. Kun Thomas Mann li en 1936 vizitis la faman psikologon Sigmund Freud en Vieno okaze de lia 80 jariĝo.

Dum 1939 kaj komenciĝo de la dua mondmilito li estis internigita en Parizo, kaj en Blois. Denove arestita post invado de faŝista armeo en Belgio kaj Nederlando, li pasigis malliberecon en fabriko ĉe Adierne, Quimper, en Bretonio. Li sukcese eskapis kun ĵurnalisto Leo Lania k.a. al urbo Marsejlo. La aŭtoro kaj dancistino Maria Meinen subtenis lin el Svisio. En Marsejlo li restis sen validaj dokumentoj minacata de sekreta polico eĉ el Germanio. Per helpo de M. Meinen li finfine sukcesis fuĝi per falsa pasporto en jaro 1940.

Li trovis efemeran dungadon en studio de Holivudo. En Usono li estis gvatata de sekreta servo FBI kiel violenta pacisto kaj komunisto.

En 1950 li revenis en Germanion, kie denove spionis lin la FBI. Li verkis romanon "La disĉiploj de Jesuo", realisma priskribo de postmilita realaĵo en Würzburg kaj provon de novfaŝistoj fondi partion. Lia romano trovis malvarman akcepton en granda tavolo de nova respubliko FRG. En Munkeno li membriĝis en akademio de belartoj kaj sciencoj. Li kunlaboris en literatura rondo "Turkam" kun Erich Kästner. En 1952 li edziĝis trian fojon, tiam kun aktorino Charlotte London. La ceremonion ĉeestis lia multjara amiko Fritz Kortner. En sama jaro aperis lia fama romano "Maldekstre batas la koro".

Li ricevis medalon de urbo Würzburg, distingon el Nurenbergo, meritkrucon de FRG, honoran titolon de profesoro de Universitato Humboldt de Berlino, en 1957 en GDR 1-an klasan agnoskon de lia plena verkaro, en 1960 en Sovetunio Medalo de Tolstoj. Malgraŭ ĉiaj rekonoj - li ne estis ŝatata en konservativa epoko de kanceliero Adenauer. Ĉar Frank denuncis la faŝistojn kiuj faris karieron en FRG, oni ankaŭ ne toleris lian amikecon kun komunista GDR kaj engaĝon kontraŭ atombombo.

Lian plenan verkaron publikigis eldonejo en GDR kun gvido de Walter Janka. Tio konfliktis kun reĝimo de GDR kaj estis arestita. L. Frank provis liberigi sian amikon kun helpo de Katia Mann kaj Hermann Hesse, sed vane.

Leonhard forpasis la 18-an de aŭgusto 1961 en Munkeno. Kvin tagoj antaŭ sia morto li informiĝis pri konstruo de murego en Berlino kaj komentis: "Finfine GDR sin protektas kontraŭ ekspluatantoj el Okcidento!"

Verkoj redakti

 
Verlagseinband der Erstausgabe 1924

Antologio redakti

  • Gesammelte Werke. (6 Bände) Aufbau-Verlag, (Ost-)Berlin, 1957.

Romanoj redakti

  • Die Räuberbande. 1914.
  • Der Bürger. 1924.
  • Das Ochsenfurter Männerquartett. 1927.
  • Bruder und Schwester. 1929.
  • Von drei Millionen drei. 1932.
  • Traumgefährten. 1936.
  • Mathilde. 1948.
  • Die Jünger Jesu. 1947.
  • Links, wo das Herz ist. (membiografia romano) 1952.

Novelaroj redakti

  • Die Ursache. 1915.
  • Der Mensch ist gut. 1917. Querido, Amsterdam 1936
  • Der Vater. 1918.
  • Die Mutter. 1919.
  • An der Landstraße. 1925.
 
Verlagseinband der Erstausgabe 1925
  • Die Schicksalsbrücke. 1925. Mit den Erzählungen:
    • Der Beamte.
    • Zwei Mütter.
  • Im letzten Wagen. E. Rowohlt, Berlin 1925, 1926.
  • Karl und Anna. 1926. (1928 de Joe May sub titolo Heimkehr en 1985 de Rainer Simon sub titolo Die Frau und der Fremde)
  • Der Streber u. a. Erzählungen. 1928.
  • Die Entgleisten. 1929.
  • Deutsche Novelle. 1954.
  • Das Porträt. 1954.
  • Berliner Liebesgeschichte. 1955.
  • Michaels Rückkehr. 1957.
  • Kurzgeschichten. 1961. (Enhavas: Der Hut, Fünf Pfennige, Katholizismus, Der Erotomane und die Jungfrau, Die Flucht, Liebe im Nebel, Ein unerklärliches Erlebnis)

Teatro redakti

  • Die Ursache. (Bühnenfassung) 1929.
  • Karl und Anna. (Bühnenfassung) 1929.
  • Hufnägel. 1930.
  • Der Außenseiter. 1937.
  • Maria. 1939.
  • Die Kurve. 1955.
  • Die Hutdynastie. 1955.
  • Baccarat. 1957.
  • Ruth. 1960.

Noveloj redakti

  • Der Hut.
  • Jahrmarkt.
  • Atmen.
  • Das Porträt.
  • Fünf Pfennige.
  • Emil Müller.
  • Der Heiratsvermittler.
  • Berliner Liebesgeschichte.
  • New Yorker Liebesgeschichte. 1946.

Scenaro redakti

  • Der Mörder Dimitri Karamasoff 1931