RadiodervishRadioderviŝo en Esperanto, estas itala mondmuzika grupo. La ĉefaj membroj de la grupo estas Nabil Salameg kaj Michele Lobaccaro[1]. La muzikistoj prezentas siajn kantojn ĉefe en la araba kaj la itala, sed foje ankaŭ plurlingve (araba, angla, franca kaj hispana). kiel en la albumo Beyond the sea kaj Human (itala, araba, angla, franca). Radiodervish kantas pri viroj kaj virinoj apartenantaj al malsamaj spacoj, kulturoj kaj tempoj, serĉante interspacojn kaj lokon por renkontiĝo kaj dialogo inter lingvoj kaj kulturoj, inter Oriento kaj Okcidento[2].

Radiodervish
Fondo 1997
Ĝenro Mondmuziko
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Historio redakti

La grupo estis formita en 1997 en la urbo Bari surbaze de la grupo Al Darawish.

En 1998 Radiodervish surbendigis sian unuan albumon "Lingua contro lingua" (Lingvo kontraŭ lingvo)[3], karakterizita per krucpolenado de malsamaj lingvoj, kulturoj kaj mondoj[2]. La titolo de la albumo jam sugestas la ŝlosilon por kompreni la artan karieron de Radiodervish, ekde ĝia naskiĝo en 1997: la renkontiĝo inter lingvoj, kulturoj, vivmanieroj kaj malsamaj mondoj. En tiu disko Okcidento kaj la Oriento alfrontas unu la alian respektante sian diversecon. Reeldonita en 2005[4], la albumo gajnigis al ili la premion Ciampi por la plej bona debutalbumo de la jaro[3].

En 2004 estis publikigita la albumo In search of Simurgh, libere inspirita per la poemo La Lingvo de la Birdoj (perse منطق الطیر) de la persa poeto kaj mistikulo Farid-ud-din Attar, ankaŭ distribuita en Japanio, Ĉinio, Tajvano kaj Koreio.

En 2007 Radiodervish direktis la Araban Orkestron de Nazareto dediĉita al la muziko de "Salento Negroamaro 2007". Por tiu okazo, Radiodervish havis la intencon oferti al publiko perspektivon sur la araba mondo libera de antaŭjuĝoj kaj bildmisprezentoj kiuj neeviteble pezis, kaj daŭre pezas, sur la okcidenta percepto kaj sur la percepto kiun araboj mem havas de si mem.

La sukceso de Radiodervish estas kunigita en la sekvaj jaroj per intensa koncerta agado, partopreno en diversaj naciaj televidelsendoj kaj de renkontado kaj kunlaborado kun diversaj artistoj kiel Frank Sinatra, Noa, Stuart Copeland, la Araba Orkestro de Nazareto, Zohar Fresco, Rim Banna kaj Amal Morkus. La grupo Radiodervish donas koncertojn ĉie en Italio, sed ankaŭ eksterlande en Francio, Hispanio, Belgio, Grekio, Israelo, Palestinaj teritorioj, Libano kaj Egiptio.

La engaĝiĝo de la duopo al paco signifas ke la municipo de Melpignano, en la provinco Lecce, donas honoran civitanecon al Nabil Salameh kune kun la israela kantisto Noa, nomumante ilin ambasadoroj de la paco en la mondo.

Diskografio redakti

  • 1998 - Lingua contro lingua
  • 2001 - In acustico
  • 2002 - Centro del Mundo
  • 2004 - In search of Simurgh
  • 2006 - Amara terra mia
  • 2007 - L'immagine di te
  • 2009 - Beyond the sea
  • 2010 - Bandervish

Referencoj redakti

  1. (it) Claudio Fabretti, Radiodervish. I visitatori di porte, ondarock.it.
  2. 2,0 2,1 (it) Lingua contro LIngua (Lingvo kontraŭ lingvo) - 1998, Radiodervish
  3. 3,0 3,1 (it) Enrico Deregibus, Giunti editore: Dizionario completo della Canzone Italiana, Firenze, Arkivita el la originalo la 31an de majo 2021.
  4. (it) Lingua contro Lingua - Radiodervish, Publikigite en oktobro 1998 I discs del mulo / PolyGram; reeldonita en 2005 fare de Il Manifesto.

Vidu ankaŭ redakti

Noa (kantistino)

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo de Radiodervish

Muzikfilmetoj kun kantoj de Radiodervish