Noa (hebree: נועה, naskiĝis en Tel-Avivo, la 23 -an de junio 1969), pseŭdonimo de Achinoam Nini (hebree : אחינועם ניני ), estas israela kantistino kiu laboras por paco en la Proksima Oriento. Ŝiaj kantoj konsistas el diversaj ĝenroj en pli ol 10 lingvoj: ĉefe en la angla kaj la hebrea, sed ankaŭ en la franca, la hispana, la itala, la jida, la araba, ktp.

Noa
Persona informo
Aliaj nomoj Noa
Naskiĝo 23-an de junio 1969 (1969-06-23) (54-jaraĝa)
en Tel-Avivo,  Israelo
Lingvoj hebreamoderna hebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Rimon School of Jazz and Contemporary Music • Salanter Akiba Riverdale Academy • Ramaz School
Okupo
Okupo kantistokomponisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo https://www.noasmusic.com/
vdr

Naskita en Tel-Avivo en familio de jemenaj judoj devigitaj fuĝi de sia lando pro la malamikeco post la proklamo de la ŝtato Israelo. En la aĝo de du jaroj ŝi translokiĝis kun sia familio al Novjorko, kie ŝia patro trovis laboron kiel universitata profesoro.

Bonkonata hebrea kanto de Noa estas Mishaela (1991). Ŝia plej fama kanto verŝajne estas Beautiful that Way (Bela Tiu Vojo) el la akustika trako de la filmo La vita è bella (1997)[1].

En 2009, ŝi kantis kun la palestinano Mira Awad There Must Be Another Way en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009, packanton en tri diversaj lingvoj: angla, hebrea kaj araba. Ili atingis la finalon, sed devis kontentiĝi kun la deksesa loko [2]. Noa ankaŭ kantis dueton kun la alĝeria kantisto Khaled, kun kiu Noa registris version de "Imagine" de John Lennon en la hebrea kaj la araba. Noa iĝis la unua interpretisto de la rolo de la cigana Esmeralda en la muzikalo Notre Dame de Paris (1998), bazita sur la verko Notre Dame de Paris de Victor Hugo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti