Mi estas Marc van Oostendorp. Mi ne estas tre aktiva Vikipediano, sed mi redaktis kelkdekojn da paĝoj en la nederlandlingva Vikipedio, kaj kelkajn en la Esperantlingva. Kiam mi havas tempon, mi aldonas artikolojn, ĉefe pri (nuntempaj) nederlandlingvaj aǔtoroj.

Mi estas universitata profesoro pri la nederlanda en la Universitato Radboud en Nimego, Nederlando. Mi lernis Esperanton en la komenco de la 80aj jaro, kaj estis profesoro pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo de 1997-2001. Nuntempe mi aktivas kiel membro de la Akademio de Esperanto kaj en la estraro de Esperanto Nederland.