Grizakvo

(Alidirektita el Uzitaj akvoj)

Grizakvoj, nome grizajuzitaj akvoj estas forĵetakvoj kiuj devenas el la hejma uzado, tiaj kiaj de la lavado de iloj kaj de vestaĵoj same kiel de la banado de personoj. Ekzemple ili povas esti reuzataj rekte en la necesejo, por ŝpari akvon.

La grizaj akvoj el tiu lavujo iras al la akvujo de la fekujo.

Ili distingiĝas el la defluejaj akvoj poluitaj per fekaĵoj el la necesejo, nomitaj nigraj akvoj, ĉar ili ne enhavas fekajn bakteriojn, kiaj Escherichia coli. La grizaj estas de forta gravo, ĉar ili povas esti de multa utilo en la kampo de la ekologia irigacio.

Ĝenerale ili malkomponiĝas pli rapide ol la aliaj kaj ili havas multe malpli da nitrogeno kaj de fosforo. Tamen, ties miksoj enhavas ioman procenton de nigraj akvoj, inklude patogenojn de diversaj klasoj.

Vidu ankaŭ redakti