Uzovské Pekľany (hungare Úszpeklény [UspeklEnj], germane PeklinHerdegenshau) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historiaj loknomoj estis slovake Peklin hungare Gombos-Usz.

Uzovské Pekľany
hungare: Úszpeklény, germane: Peklin
municipo
Uzovské Pekľany
Oficiala nomo: Uzovské Pekľany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Sabinov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Rivero Malá Svinka
Situo Uzovské Pekľany
 - alteco 480 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 12″ N 21° 01′ 26″ O / 49.08667 °N, 21.02389 °O / 49.08667; 21.02389 (mapo)
Areo 9,95 km² (995 ha)
Loĝantaro 405 (31.12.2010)
Denseco 40,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 082 62
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj SB
NUTS 525367
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Uzovské Pekľany
Retpaĝo: uzovskepeklany.sk
Portalo pri Slovakio
Uzovské Pekľany

Situo redakti

Uzovské Pekľany situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Sabinov troviĝas 9 km de ĉi tie..

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1337 en germana formo "Herdunghau," poste en alia germana formo "Herdegenshau". La hungara formo "Nemethfalu (alebo Puklen)" aperis en 1360. En 1427 21 familioj pagis impostojn. En 1787 262 vilaĝanoj loĝis en 43 domoj, en 1828 496 vilaĝanoj en 65 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Úszpeklény 307 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Šariš, al distrikto Sabinov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Uzovské Pekľany 382 homoj, (309 slovakoj, 55 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti